SciencoAKTUALELiberaj semoj, pli sendependaj komunumojDe mano al mano kaj de koro al koro. (Panajotis Sajnatudis, fondinto de Peliti) – Dum miloj da jaroj, konservado de semoj estis preskaŭ sankta procezo de renoviĝo kaj renaskiĝo de la vivo. Kamparanoj, laŭ tio, kion ili lernis de siaj gepatroj kaj geavoj, konservis parton de sia rikolto, ofte semojn el la plej bonaj plantoj, por la sekva jaro. Ili interŝanĝis semojn kun najbaroj kaj evoluigis variaĵojn adaptitajn al sia regiono, kun diversaj koloroj, grandecoj, gustoj kaj aromoj. Ĉiu semo kunportis ion el la tero, kie ĝi kreskis, kaj el la homoj, kiuj prizorgis ĝin. Ĝi estis produktadrimedo, familia heredaĵo kaj komuna havaĵo. Kiam semoj kunigas homojnSemoj ne nur donas vivon al novaj plantoj. Ili ankaŭ transdonas sciojn, tradiciojn kaj homajn rilatojn. Ankoraŭ hodiaŭ en multaj landoj kamparanoj, amatoraj kultivistoj kaj organizaĵoj kolektas kaj interŝanĝas tradiciajn semojn. Tiel ili helpas savi variaĵojn, gustojn kaj aromojn, kiuj riskas malaperi, sed ankaŭ konservas spertojn de antaŭaj generacioj. En Grekio la organizaĵo Peliti agadas ekde 1995 por konservi kaj senpage disvastigi tradiciajn semojn. Ĝia ĉiujara festo kunvenigas homojn el Grekio, Balkanio kaj aliaj landoj. Semoj pasas de mano al mano, kultivistoj kunhavigas spertojn, junuloj malkovras preskaŭ forgesitajn variaĵojn kaj naskiĝas novaj kunlaboroj. Similaj retoj funkcias en Francio, kiel Réseau Semences Paysannes, kaj en Italio, kiel Rete Semi Rurali (ambaŭ signifas: „Reto de Kamparaj Semoj”). Ili kunligas kultivistojn kaj organizaĵojn por konservi agrikulturan biodiversecon. Tiuj retoj estas ne nur lokoj por interŝanĝi semojn, sed ankaŭ vivaj laboratorioj de kunlaboro, edukado kaj eksperimentado. Aliro al diversa genetika materialo, kune kun valoraj lokaj scioj, povas helpi evoluigi variaĵojn taŭgajn por ĉiu regiono. Eble ĝuste ĉi tie troviĝas ŝanco revigligi kamparajn regionojn: ne nur per konservado de semoj, sed ankaŭ per renovigo de la kunlaboro ĉirkaŭ ili. Al kiu apartenas la semoj?Paralele al tiuj klopodoj konservi kaj libere interŝanĝi semojn, semoj tamen fariĝis grava komerca produkto, fonto de profito por potenca tutmonda industrio. Grandan parton de la merkato regas malmultaj multnaciaj entreprenoj. Multaj kamparanoj aĉetas novajn semojn ĉiujare, ĉu ĉar ili uzas komercajn hibridojn, ĉu ĉar iuj variaĵoj estas protektataj per rajtoj pri intelekta proprieto. La diverseco de tradiciaj kultivaĵoj ofte cedas lokon al la unuformeco de amasproduktado. La moderna plantobredado multe kontribuis al kreskigo de la agrikultura produktado kaj al kontentigo de nutraĵ-bezonoj. Tamen, kune kun la progreso aperis novaj formoj de dependeco por produktantoj. Semo, kiu iam pasis de mano al mano kaj de generacio al generacio, hodiaŭ povas esti akompanata de limigoj pri ĝia uzado kaj reproduktado. Ĉu ni povas kombini la atingojn de scienco kun la libereco de kultivistoj? Ĉu ni povas konservi tion, kion ni heredis, sen rifuzi la progreson? Nefermitkodaj semojInteresa respondo venis el Usono. En 2012 fondiĝis la iniciato Open Source Seed Initiative (OSSI, „Iniciato pri Nefermitkodaj Semoj”), inspirita de la filozofio de nefermita programaro. La ideo estas simpla: same kiel programisto povas libere uzi kaj plibonigi komputilan programon, ankaŭ kultivisto devus povi kultivi, reprodukti, interŝanĝi kaj plibonigi siajn semojn. Kiu ricevas semojn kun la promeso de OSSI, tiu estas invitata ne limigi la rajton de aliaj uzi tiujn semojn aŭ la variaĵojn devenintajn de ili. La promeso devas ankaŭ akompani ĉiun pluan transdonon de la semoj kaj iliaj derivaĵoj. Temas ĉefe pri morala sindevigo, bazita sur reciproka fido, ne pri garantiita jura protekto. Sed kial kreinto de novaj plantvariaĵoj elektus tiun vojon? Ĉar neniu variaĵo naskiĝas el nenio. Malantaŭ ĝi troviĝas la laboro de antaŭaj generacioj kaj la scioj de multaj homoj. Laŭ la subtenantoj de tiu ideo, la libereco de semoj ebligas daŭrigi tiun komunan laboron, sen ke iu fermu la pordon al la sekvaj generacioj. Tiuj semoj ne nepre estas senpagaj. Oni povas vendi ilin. La libereco koncernas ilian uzadon kaj reproduktadon, ne ilian prezon. En la internacia Dwarf Tomato Project („Projekto pri Nanaj Tomatoj”), amatoraj kaj profesiaj plantobredistoj el diversaj landoj kunlaboris por krei novajn tomatajn variaĵojn. Ili provis plantojn en malsamaj kondiĉoj, elektis deziratajn ecojn kaj kunhavigis sciojn kaj rezultojn. Iliaj variaĵoj estas disponeblaj laŭ la promeso de OSSI. En Eŭropo la germana iniciato OpenSourceSeeds („Nefermitkodaj Semoj”) sekvas similan filozofion, sed uzas specialan juran permesilon. Unu el ĝiaj unuaj variaĵoj estis Sunviva, malgranda flava tomato evoluigita per kunlaboro inter sciencistoj kaj kultivistoj. Tiel la ideo de nefermita kodo transiris de komputiloj al kampoj: ne por ĉesigi komercon, sed por teni nefermita la vojon al plua kreado. Diverseco kiel avantaĝoLa libereco uzi semojn estas nur unu flanko de la afero. La alia estas ilia gena diverseco. La moderna komerca agrikulturo ofte baziĝas sur variaĵoj kun unuformaj ecoj. Tio faciligas kultivadon, rikoltadon kaj vendadon. Tamen multaj komercaj variaĵoj estas evoluigitaj por specifaj kultivkondiĉoj. Kio do okazas, kiam tiuj kondiĉoj ŝanĝiĝas? Ni imagu tritikan kampon, kie ne ĉiuj plantoj estas gene samaj. Iuj pli bone eltenas sekecon, aliaj malvarmon aŭ malsanojn. Se dum iu jaro regas severa sekeco, la pli rezistemaj plantoj havas pli grandan ŝancon travivi kaj produkti semojn. Tiel malpliiĝas la risko perdi la tutan rikolton, kaj, de jaro al jaro, la plantpopulacio povas iom post iom adaptiĝi al la loka medio. Ekde 2022 Eŭropa Unio permesas, sub certaj kondiĉoj, la enmerkatigon de semoj de tiel nomata organika heterogena materialo (OHM): gene diversaj plantpopulacioj, kies plantoj ne estas ĉiuj samaj. Por tiu materialo ne necesas la kutima registrado de unuforma variaĵo, sed validas apartaj reguloj pri ĝia produktado kaj enmerkatigo. En la eŭropa esplorprojekto SOLIBAM, tritikaj populacioj estis kultivataj dum jaroj en malsamaj regionoj de Italio, ekzemple en Toskanio kaj Sicilio. Kun la pasado de la tempo, la plantpopulacioj de la du regionoj komencis diferenciĝi, montrante signojn de adaptiĝo al siaj lokaj kondiĉoj. Tiu metodo ne promesas miraklajn rikoltojn. Ĝi tamen montras, ke genetika diverseco povas esti valora aliancano fronte al ŝanĝiĝantaj klimataj kondiĉoj. Malpli da dependecoLa vivo de kamparanoj dependas de faktoroj, kiujn ili ne povas regi: vetero, merkataj prezoj kaj produktokostoj. Konservante kaj reproduktante siajn semojn, ili povas almenaŭ malpliigi unu dependecon: la bezonon aĉeti ilin de eksteraj provizantoj. Konservado de lokaj variaĵoj povas ankaŭ krei ekonomiajn ŝancojn. Produktoj kun apartaj gustoj, aromoj kaj ecoj ligitaj al sia devenregiono povas trovi specialan lokon en la merkato, subtenante malgrandajn produktantojn kaj lokajn ekonomiojn. Tamen nutro-memsufiĉeco estas multe pli kompleksa afero. Ĝi dependas de tero, akvo, kultivmetodoj, rikoltkvantoj kaj ekonomiaj kondiĉoj. Tradiciaj variaĵoj ne nepre estas pli bonaj ol modernaj, kaj liberaj semoj ne solvas ĉiujn problemojn de agrikulturo. La pli profunda valoro de liberaj semoj troviĝas ne en promeso de plena memsufiĉeco, sed en la libereco elekti, konservi biodiversecon kaj kunlabori por la estonteco de agrikultura produktado. Eble do la plej grava demando estas ne nur al kiu apartenas la semoj, sed ankaŭ kiu havos la liberecon kultivi ilin en la estonteco. Sed tiu demando koncernas ne nur kamparanojn. Ni ĉiuj, kiel konsumantoj, estas influataj de tiuj evoluoj kaj povas, per niaj elektoj, influi ilian direkton. Kiel diras Panajotis Sajnatudis: „Per nia forko ni voĉdonas pri la estonteco”.
Andreas ZERVAS
Grekio
Andreas Zervas (1959) estas greka emerita industria kemiisto kaj edukisto de plenkreskuloj. Li aktivas en Helena Esperanto-Asocio, instruas Esperanton kaj verkas artikolojn por la retejo de la Tesalonika Esperanto-Grupo. Li estas observanto de Helena Esperanto-Asocio ĉe la Komitato de UEA.
|