PolitikoOPINIODostojevskij kaj la perfiduloEn julio 2026 inter Pollando kaj Ukrainio ekflamis polemiko 1. Mi ne intencas esplori la aferon, tiom pli ĉar ĝi ne influos la militan kunlaboron kontraŭstare al komuna malamiko. Ni rigardu la historian similecon de tiuj landoj vidpunkte de Rusio. Fjodor DostojevskijDum kelkaj centjaroj Pollando (aŭ parto de ĝi) estis sub rusia regado aŭ sub forta rusia influo, same kiel Ukrainio. Ĉiuj penoj liberiĝi de la imperio kolerigis ne nur la rusian carisman reĝimon, sed ankaŭ la sklavigitan rusian popolon. Ĉu tio ion memorigas al vi? La polofobion, naskiĝintan el la liberemaj streboj de la poloj, varmigis ne nur oficiala propagando, sed ankaŭ famaj rusiaj kulturaj agantoj. Inter ili estas Fjodor Dostojevskij. Tutanime de sia profunda konvinko li deklaris, ke la poloj estas perfiduloj de la slavaj popoloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Andrey BOCHKAREV
Rusio
|