Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Dostojevskij kaj la perfidulo

En julio 2026 inter Pollando kaj Ukrainio ekflamis polemiko 1. Mi ne intencas esplori la aferon, tiom pli ĉar ĝi ne influos la militan kunlaboron kontraŭstare al komuna malamiko. Ni rigardu la historian similecon de tiuj landoj vidpunkte de Rusio.

Fjodor Dostojevskij

Dum kelkaj centjaroj Pollando (aŭ parto de ĝi) estis sub rusia regado aŭ sub forta rusia influo, same kiel Ukrainio. Ĉiuj penoj liberiĝi de la imperio kolerigis ne nur la rusian carisman reĝimon, sed ankaŭ la sklavigitan rusian popolon. Ĉu tio ion memorigas al vi? La polofobion, naskiĝintan el la liberemaj streboj de la poloj, varmigis ne nur oficiala propagando, sed ankaŭ famaj rusiaj kulturaj agantoj. Inter ili estas Fjodor Dostojevskij. Tutanime de sia profunda konvinko li deklaris, ke la poloj estas perfiduloj de la slavaj popoloj.

Same pri Ukrainio

Dostojevskij ne povis akcepti la fakton, ke, kvankam la malnova Pollando ĉesis ekzisti post la divido, daŭre vivas maljunaj poloj, kiuj havas malamon al Rusio kaj rusoj en sia sango, kaj tial konstante ribelis kontraŭ la rusa regado. Liaopinie devus aperi nova Pollando, plene rusa, purigita de katolikaj, okcidentaj kaj eŭropaj influoj. Pollando, kiu sub la sceptro de la caroj revenus al siaj slavaj, kaj tial, iasence, rusaj, radikoj. Mi dubas, ke la rusiaj propagandistoj legis la kontraŭpolajn verkojn de Dostojevskij, tamen ili diras tute la samon pri Ukrainio. Do iliaopinie Ukrainio devas esti purigita de okcidentaj kaj eŭropaj influoj.

La kontraŭpolismo de Dostojevskij probable estis forĝita en malliberejo. Liaj verkoj montras videblan dividon inter la simpla rusa popolo (reprezentita ĉefe de krimaj malliberuloj), kiun la verkisto admiris, kaj la nobelaro (reprezentita ĉefe de politikaj malliberuloj), kiu estis fremdiĝinta de la popolo. La poloj montris la plej altan gradon de fremdiĝo.

Kialoj

Estas tri eblaj kaŭzoj de la polofobio de la granda verkisto. Unue, por Dostojevskij, poloj estis malamikoj de Rusio kaj la cara reĝimo, perfiduloj, sendankaj ribelantoj, kiuj malhelpis Rusion plenumi sian destinon domini la slavojn.

La dua kialo estas etika. Dostojevskij kredis, kaj li prezentis ĉi tiun kredon en siaj romanoj, ke eĉ la plej malbona pekulo havis ŝancon por senpekiĝi. Li devus simple agnoski sian kulpon kaj montri humilecon. Dume, la poloj pekis per sia ribelo kontraŭ Rusio, tamen ili tute ne intencis sin humiligi kaj submetiĝi pasive al la sorto.

Tria kialo de la malamo de Dostojevskij estis la konflikto inter ortodoksismo kaj katolikismo. Dostojevskij kunligis katolikismon kun liberalismo, socialismo kaj protestantismo. Laŭ lia opinio, ĉiuj ĉi tiuj estis ideologioj malamikaj al Rusio, kiujn oni devus malakcepti, ĉar ili koncernas la materian flankon de la vivo.

Por li la idealo estis patriarka komunumo de ortodoksaj kamparanoj, kiuj formis kolektivon (unueco – la ortodoksa koncepto de „koncilieco”) ne pro ekonomiaj kialoj, sed pro spiritaj. Estas rimarkinde, ke la sovetia propagando uzis preskaŭ saman koncepton – ĉiuj devas suferi kaj labori ne por materia bonstato, sed por la komunisma paradizo.

Post la 70-jara komunisma (do ateisma) regado multaj ukrainianoj kaj rusianoj jam ne estas religiemaj. Tamen Rusio penas uzi la religian faktoron. La ukrainianoj – laŭ la rusia propagando – perfidis la Rusian Ortodoksan Eklezion kaj devas tien reveni por ne fali sub la influon de la katolika eklezio.

Konkludo

Tiel, la akuzo pri perfido ne naskiĝis hieraŭ. Antaŭ pli ol cent jaroj Dostojevskij nomis la polojn perfiduloj de la slavaj popoloj, ĉar ili volis vivi libere; hodiaŭ la rusia propagando same nomas la ukrainianojn. La nomoj de la „perfiduloj” ŝanĝiĝas, sed la logiko restas la sama: kiu rifuzas submetiĝi al Rusio, tiu estas perfidulo.

boch
Andrey BOCHKAREV
Rusio
1. La Ukraina Ribela Armeo (UPA), aktiva dum la dua mondmilito, masakris dekmilojn da polaj civiluloj, sed en Ukrainio kelkaj el ĝiaj gvidantoj estas hodiaŭ honorataj kiel herooj de sendependeco. (red.)

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrey Bochkarev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Andrey Bochkarev? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.