LibrojTraduku kun William AuldReeldono de grava kaj utila libro estas ĉiam bonvena. Des pli kiam temas pri verko de William Auld, unu el la plej gravaj esperantlingvaj poetoj kaj tradukistoj. Traduku! aperis unuafoje en 1979 kaj baziĝas sur la samnoma rubriko, kiun Auld dum la lastaj dek jaroj de sia redaktoreco de La Brita Esperantisto regule preparis, kaj kiu fariĝis unu el la plej popularaj en la revuo. En sia antaŭparolo al Traduku! Simon Davies atentigas, ke jam pasis kvinono de jarcento post la dua eldono. La nuna reeldono do estas ne nur omaĝo al Auld, kiu forpasis en 2006, sed ankaŭ okazo por denove malkovri verkon kun surprize aktuala pedagogia valoro – ne nur por anglalingvanoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
William Auld: Traduku!. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2024. 256 paĝoj. ISBN 978-0-902756-81-6.
|