Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Traduku kun William Auld

 

Reeldono de grava kaj utila libro estas ĉiam bonvena. Des pli kiam temas pri verko de William Auld, unu el la plej gravaj esperantlingvaj poetoj kaj tradukistoj. Traduku! aperis unuafoje en 1979 kaj baziĝas sur la samnoma rubriko, kiun Auld dum la lastaj dek jaroj de sia redaktoreco de La Brita Esperantisto regule preparis, kaj kiu fariĝis unu el la plej popularaj en la revuo.

En sia antaŭparolo al Traduku! Simon Davies atentigas, ke jam pasis kvinono de jarcento post la dua eldono. La nuna reeldono do estas ne nur omaĝo al Auld, kiu forpasis en 2006, sed ankaŭ okazo por denove malkovri verkon kun surprize aktuala pedagogia valoro – ne nur por anglalingvanoj.

Kompari kaj lerni

Traduku! havas ankaŭ pli vastan pedagogian valoron. Tradukado devigas la lernanton ne nur kompreni tekston, sed ankaŭ serĉi en la alia lingvo la plej precizan manieron esprimi ĉiun ideon. Tiel ĝi disvolvas lingvan kaj metalingvan konscion: oni devas atenti ne nur pri tio, kion diras la originalo, sed ankaŭ pri la maniero, en kiu oni povas tion diri en Esperanto.

La libro proponas serion da tekstoj por traduki. Sed ĝia ĉefa merito kuŝas en tio, kio sekvas: Auld aparte analizas el filologia vidpunkto la plej interesajn kaj malfacilajn vortumojn, klarigante la nuancojn kaj la eblajn solvojn, kaj poste prezentas kompletan tradukon. La leganto tiel povas unue labori memstare kaj poste kompari sian solvon kun la analizo de sperta tradukisto. La libro do montras la mankojn de tro laŭvorta tradukado el kaj al Esperanto.

Esploroj pri multlingveco sugestas, ke komparado de lingvaj strukturoj kaj esprimoj povas disvolvi metalingvan konscion kaj faciligi la lernadon de pliaj lingvoj. Ĝuste pro tio la libro per sia aliro estas utila ankaŭ por esperantistoj, kiuj lernas la anglan.

La libro inspiru

La reeldono de Traduku! inspiru ankaŭ aliajn landajn asociojn krei similajn verkojn. Oni povus, ekzemple, kunigi (aŭ reeldoni) materialojn, kiuj montras la specifajn malfacilaĵojn kaj nuancojn en diversaj lingvoj kaj en Esperanto: artikolojn de fakuloj kiel Renato Corsetti, de literaturistoj kiel Gaston Waringhien kaj de aliaj aŭtoroj. Tiaj materialoj jam ekzistas, dise publikigitaj en niaj revuoj. Tiel iom post iom povus naskiĝi tuta serio da praktikaj verkoj, danke al kiuj la sekva generacio de esperantistoj ne devos denove elpensi la radon. Ĉu esperantistoj pretos profiti el tiaj libroj? „Librojn legu la verkisto, estas mi esperantisto”, laŭ Baghy – sed tio estas jam aparta (kaj amara) demando.

Massimo RIPANI
William Auld: Traduku!. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2024. 256 paĝoj. ISBN 978-0-902756-81-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Massimo Ripani? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.