LibrojVortoj estas kuglojMensogoj kaj propagando ne estas fenomenoj ekskluzivaj al unu epoko aŭ al unu politika flanko. Ili povas profiti de kelkaj komunaj trajtoj de la homa naturo: malgraŭ la kulturaj diferencoj, homoj ofte simile perceptas kaj sentas, ekzemple rilate al beleco aŭ al infanoj. Tial eblas identigi kelkajn ĝeneralajn principojn, kiujn propagando uzas por influi la publikon. Dummilite ĉio estas mobilizata: homoj, tankoj, kugloj ... kaj vortoj. Per Elementaj principoj de milita propagando Anne Morelli, historiisto kaj honora profesoro ĉe la Libera Universitato de Bruselo, ne nur prezentas teknikojn de militpropagando, sed ankaŭ invitas la leganton konsideri sian propran manieron ricevi informojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Massimo RIPANI
Anne Morelli: Elementaj principoj de milita propagando. El la franca tradukis Jean-Claude Thumerelle. Eld. UFE, Paris, 2024. 128 paĝoj. Libro glubindita. ISBN 978-2-494261-00-6.
|