LibrojVortoj estas kuglojMensogoj kaj propagando ne estas fenomenoj ekskluzivaj al unu epoko aŭ al unu politika flanko. Ili povas profiti de kelkaj komunaj trajtoj de la homa naturo: malgraŭ la kulturaj diferencoj, homoj ofte simile perceptas kaj sentas, ekzemple rilate al beleco aŭ al infanoj. Tial eblas identigi kelkajn ĝeneralajn principojn, kiujn propagando uzas por influi la publikon. Dummilite ĉio estas mobilizata: homoj, tankoj, kugloj ... kaj vortoj. Per Elementaj principoj de milita propagando Anne Morelli, historiisto kaj honora profesoro ĉe la Libera Universitato de Bruselo, ne nur prezentas teknikojn de militpropagando, sed ankaŭ invitas la leganton konsideri sian propran manieron ricevi informojn. Dek principojInter la ĉefaj fontoj de la verko estas la libro Falsehood in Wartime (Mensogado dum milito, 1928) de Arthur Ponsonby (1871–1946), brita politikisto, verkisto kaj pacaktivulo. Liaj dek principoj ripetiĝas en ĉiu milito: neniu volis la militon, la „diabla” malamiko kulpas pri la milito, niaj perdoj estas malgrandaj, nia celo estas nobla ktp. La interesa trajto estas, ke la samaj asertoj reaperas preskaŭ senŝanĝe en tre malsamaj konfliktoj. Elstara laboroLa laboro de la tradukinto Jean-Claude Thumerelle kaj de la reviziintoj estas elstara, aparte se konsideri la malfacilecon de la temo. Estas iuj lingvaj neperfektaĵoj (ekzemple, sur p. 59 „akrigis” devus esti „akriĝis”), sed temas pri malgravaĵoj korekteblaj en la venonta eldono. La tradukado kaj publikigo de tiaj libroj estas subtenindaj. Ne ĉiuj ekzemploj konvinkas. Sur p. 39 troviĝas la aserto, ke „La Aliancanoj de la Unua Mondmilito ankaŭ ne provis pligrandigi siajn respektivajn teritoriojn”. Tamen sufiĉas konsideri la enhavon de la Traktato de Londono de 1915 por kompreni, ke la aserto ne estas ĝusta. Elementaj principoj de milita propagando estas invito al legado kun atento kaj al memkritiko. La libro estas rekomendinda. Legu ĝin, eventuale polemiku kun la aŭtorino, sed ... legu ĝin. Kaj sendu dankmesaĝon al la tradukisto kaj al la eldonisto. Massimo RIPANI
Anne Morelli: Elementaj principoj de milita propagando. El la franca tradukis Jean-Claude Thumerelle. Eld. UFE, Paris, 2024. 128 paĝoj. Libro glubindita. ISBN 978-2-494261-00-6.
|