SciencoBOTANIKOKompasa laktuko: la pli aĝa frato de nia salata laktukoSendube vi multfoje preterpasis tian ĉi laktukon sen eĉ rimarki ĝin. Ĝi estas verda kiel multaj aliaj plantoj, ne bele floras kaj simple troviĝas apud vojoj aŭ bariloj: fakte unu el la germanaj nomoj estas ja Zaun-Lattich (barilo-laktuko). Tamen, ĝi estas ege interesa pro diversaj kialoj, kaj espereble vi, post la legado de ĉi tiu artikolo, renkontos kaj rekonos ĝin dum viaj promenadoj. Klasa adaptiĝo al la medioPlantoj evoluigis diversajn solvojn por eviti troan transpiradon. Akvo ja estas esenca por ili, do la ŝparado de akvo reprezentas grandegan atuton por ilia transvivo. La adaptiĝoj de la foliosurfaco estas tre diversaj: la ĉeesto de kutiklo (tavoleto de vakso), la surkresko de haretoj aŭ la profundiĝo de la stomoj (ambaŭ por malhelpi troan forvaporiĝon de akvo), la fermo de la stomoj dumtage aŭ la malgrandigo de la surfaco mem per ĝia formo aŭ per kurbiĝo de la folioj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Lode VANDE VELDE
korespondanto de MONATO en Belgio
|