Sendube vi multfoje preterpasis tian ĉi laktukon sen eĉ rimarki ĝin. Ĝi estas verda kiel multaj aliaj plantoj, ne bele floras kaj simple troviĝas apud vojoj aŭ bariloj: fakte unu el la germanaj nomoj estas ja Zaun-Lattich (barilo-laktuko). Tamen, ĝi estas ege interesa pro diversaj kialoj, kaj espereble vi, post la legado de ĉi tiu artikolo, renkontos kaj rekonos ĝin dum viaj promenadoj.
Plantoj evoluigis diversajn solvojn por eviti troan transpiradon. Akvo ja estas esenca por ili, do la ŝparado de akvo reprezentas grandegan atuton por ilia transvivo. La adaptiĝoj de la foliosurfaco estas tre diversaj: la ĉeesto de kutiklo (tavoleto de vakso), la surkresko de haretoj aŭ la profundiĝo de la stomoj (ambaŭ por malhelpi troan forvaporiĝon de akvo), la fermo de la stomoj dumtage aŭ la malgrandigo de la surfaco mem per ĝia formo aŭ per kurbiĝo de la folioj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-09-17 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |