Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Plezuriga diverseco

 

Kia leganto vi estas? Ĉu tia, kiu ŝatas dikajn volumojn, longajn rakontaĵojn, multpaĝajn sagaojn? Legante tiajn librojn, oni memoras aron da nomoj, plurajn rakontfadenojn, ĉion, kio jam okazis, proprajn konjektojn pri tio, kio okazos, kaj ĉiufoje eniĝas en nubon da pensoj, aludoj, sentoj. Ŝajnas, ke por tia legado oni nepre bezonas komfortan neston: fotelon, sofon. Tamen ... la nova libro de Laure Patas d'Illiers nomiĝas Legu min ie ajn! Kaj tio signifas, ke antaŭ ni estas ne romano, sed kolekto da mikro- kaj mini-noveloj, ĉiu kelkajn paĝojn longa (de unu en la komenco ĝis sep en la fino de la libro), kaj oni povas legi ilin ie ajn dum ĉiu libera tempokvantumo.

La aŭtorino kaj AI

Ni malkovris por ni la nomon de Laure Patas d'Illiers, kiam ni verkis recenzon pri ŝia mallonga romano Inès en Okcitanio (MONATO, 2024/07, p. 25-26), kaj etikedis ŝin kiel taŭgan aŭtorinon por Esperanto-lernantoj. La nova eldono tute konfirmas tiun opinion, grandparte pro la mallongeco de la eroj kaj la bona facile legebla lingvaĵo.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Anna kaj Mati PENTUS
Laure Patas d'Illiers: Legu min ie ajn. Eld. Espéranto-France, Paris, 2026. 182 paĝoj. ISBN 978-2-494261-10-5.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Anna kaj Mati Pentus? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.