Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Plezuriga diverseco

 

Kia leganto vi estas? Ĉu tia, kiu ŝatas dikajn volumojn, longajn rakontaĵojn, multpaĝajn sagaojn? Legante tiajn librojn, oni memoras aron da nomoj, plurajn rakontfadenojn, ĉion, kio jam okazis, proprajn konjektojn pri tio, kio okazos, kaj ĉiufoje eniĝas en nubon da pensoj, aludoj, sentoj. Ŝajnas, ke por tia legado oni nepre bezonas komfortan neston: fotelon, sofon. Tamen ... la nova libro de Laure Patas d'Illiers nomiĝas Legu min ie ajn! Kaj tio signifas, ke antaŭ ni estas ne romano, sed kolekto da mikro- kaj mini-noveloj, ĉiu kelkajn paĝojn longa (de unu en la komenco ĝis sep en la fino de la libro), kaj oni povas legi ilin ie ajn dum ĉiu libera tempokvantumo.

La aŭtorino kaj AI

Ni malkovris por ni la nomon de Laure Patas d'Illiers, kiam ni verkis recenzon pri ŝia mallonga romano Inès en Okcitanio (MONATO, 2024/07, p. 25-26 (2024/013465.php)), kaj etikedis ŝin kiel taŭgan aŭtorinon por Esperanto-lernantoj. La nova eldono tute konfirmas tiun opinion, grandparte pro la mallongeco de la eroj kaj la bona facile legebla lingvaĵo.

Ni tuj laŭdu la eldonistojn de Espéranto-France, ĉar la eldonaĵo estas tre atenta al la leganto. Sur la unuaj paĝoj troviĝas utilaj informoj pri la libro kaj la aŭtorino. Unu el tiuj informoj estas tre aktuala: la novelaro estas kreita „sen uzo de artefarita intelekto”. Tio tute ne estas temo de ĉi tiu recenzo, sed nuntempe, kiam aperas pli kaj pli potencaj neŭroretoj kaj ni pli kaj pli ofte dialogas kun ili, verŝajne malfacilas determini, de kie venis inspiro. Estas ankaŭ klare, ke ĉiu hommensa kreaĵo riĉigas la komunan intelektan sferon.

Rekte pri la libro

Do, Legu min ie ajn estas kolekto de 30 etaj noveloj. Ni akceptas defion rakonti pri la libro sen eĉ iometa malkovro de la enhavo, ja por tiuj efemeraj konstruoj sufiĉas unu vorto por detrui la atmosferon de la atendado de surprizo. Julian Modest, verkante la antaŭparolon, iomete senvualigis kelkajn rakontojn, pro kio ni konsilas legi ĝin kiel postparolon.

La eldonon vigligas bildoj, desegnitaj de la aŭtorino. Preskaŭ ĉiu dua rakonto havas grafikaĵon en la fino. Kaj ni denove avertas: estu postrigardo, por ke ne malsekretiĝu la intrigo de la rakonto!

Ĉiuj noveloj en la kolekto estas jam publikigitaj, plejparte en Literatura Foiro, MONATO kaj La Ondo de Esperanto, sed kelkaj en la por ni nova, antaŭ nelonge lanĉita, literatura revuo Literatura Vivo. Kvar estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Kaj ... jen nia intrigo ... ĉi tiu kolekto enhavas rakonton, kiun Laure Patas d'Illiers en unu intervjuo nomis sia favorata. Estas kurioze, ke, kiam ni (jam havante respondon kaj pruvligilon) petis artefaritan intelekton trovi la titolon, AI malsukcesis, sed post nia sugesto povis bone argumenti por Rufa!

Nebule pri la enhavo

Kolektoj ĉiam donas al legantoj plurajn temojn kaj motivojn por diskuti: de „Kial la titolo estas tia?” kaj „Kion volas diri la aŭtorino?” ĝis „Kiam vi divenis, ke ...”. Pro la mallongeco oni legas ĉiun eron en ioma streĉo, atendante la momenton, kiam la aŭtorino artifikos. Ŝi povas renversi ĉion, prezenti absolute alian vidangulon, trovi en kutima ĉirkaŭo tute novajn trajtojn, alimaniere interpreti fenomenojn. Estas ankaŭ „trankvilaj”, „psikologiaj” noveloj, kiuj atentigas pri sentoj kaj emocioj, pensigas pri la propra vivo kaj rilatoj kun parencoj kaj ŝajne tute fremdaj homoj. Kelkaj rakontoj aludas helenajn mitojn kaj okcidenteŭropajn fabelojn.

Memkompreneble, en la komencaj mikronoveloj ni ne trovas longajn priskribojn. Poste, en la lastaj rakontoj ili ja estas, de ĉiutagaĵoj, de naturo, frape trafaj, prenitaj kvazaŭ el la kapo de la leganto mem: „Ankaŭ mi observis tion, pensis same, sed ne elbuŝigis!”

Noto pri notoj

Ni legis ePub-version kaj priskribas impresojn post la legado de elektronika versio, eble iom diferenca de la legado de papera libro. En la elektronika enhavtabelo apud noveltitoloj kelkfoje malbele aperas numero de (pied)noto. Kaj ĝuste notoj estas tio, kio pleje ĉagrenis nin. Notoj okupas 40 paĝojn (unu paĝo por eta noto) kaj plejparte estas senutilaj. Jen ekzemplo: en la teksto ni legas „sur la rivero Dourane”, kaj la noto klarigas „Dourane [duran]: rivero”. Ĉu tamen AI komponis tiujn notojn? Fakte, ni havas klarigon: la prononcindiko. En kelkaj tekstoj prononcindiko tuj sekvas la propran nomon, sed en aliaj ĝi estas forportita noten kaj „riĉigita” de simplega klarigo (ne „urbo”, sed „franca urbo”, ne „persona nomo”, sed „franca vira persona nomo”). Ne ĉiuj notoj estas tiaj, sed niaopinie notoj entute povus esti pli informriĉaj.

Lingvaspekte la libro estas tre bona, tajperaroj raras, kaj oni povus tute silenti pri ili, se unu ne aperus en noveltitolo.

De sur la kovrilo la libro vokas legi sin. Respondu la alvokon de tridek voĉoj!

Anna kaj Mati PENTUS
Laure Patas d'Illiers: Legu min ie ajn. Eld. Espéranto-France, Paris, 2026. 182 paĝoj. ISBN 978-2-494261-10-5.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Anna kaj Mati Pentus? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.