MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Nekrologo

Forlasis nin Probal Dasgupta

La 1an de junio subite forpasis Probal Dasgupta en la aĝo de 72 jaroj. Probal estis profesia lingvisto, kiu instruis en pluraj universitatoj en diversaj landoj. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de UEA. Liaj interesoj direktiĝis ĉefe al literaturo. Li tradukis ekzemple el la bengala la romanon Dormanta hejmaro de sia patrino, Manashi Dasgupta.

Probal Dasgupta estis korespondanto de MONATO. Lia plej ampleksa kontribuo temis pri la persista diskriminacio de malplimultoj en Barato. Pri politiko li tamen nur malofte verkis. Pli oftaj estis liaj literaturaj recenzoj, ekzemple tiu pri Kvin kverkoj kaj la sekvo de Christian Declerck, kiun li nomas „korifeo” aŭ pri Spitaj – kiel hidrargo de la sama aŭtoro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-06-02