LiteraturoRondelo de amo1Somere de 1988, post diplomitiĝo en la universitato, Hu Sibin estis sendita instrui la anglan lingvon en mezlernejo de la urbo Vudan, mil kilometrojn for de lia hejmloko. Li havis nek parencojn nek amikojn en tiu ĉi urbo. Li ne volis amikiĝi kun ajna homo, precipe kun fraŭlinoj, ĉar li ne volis labori tie, li provis transposteniĝi al sia hejmloko. Ĉiutage fininte la instrutaskon, li legis librojn aŭ aŭskultis radiodissendon en sia pensiono. En la semajnofino li kutime vagadis sola en la parko proksime al la lernejo. Decembre de 1990 la ĉina akcia merkato ekfunkciis. Ekde tiam li havis alian hobion. En la pasintaj du jaroj li ŝparis iom da mono. Li investis la ŝparitan monon en borso kaj ĉiumonate daŭrigis investi parton el sia salajro. Du jarojn poste li jam posedis akciojn valorantajn preskaŭ dudek mil juanojn. Li neniam reprenis monon el sia konto en la borso, kiun li konsideris kiel bankon por deponi monon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. YIN Jiaxin
|