MedioNEDERLANDONova naturo en Nederlando: Marker WaddenZuiderzee (Suda maro) iam estis sala interna maro, kiu havis nefermitan rektan ligon al Norda Maro kaj havis altan kaj malaltan tajdojn kaj kie oni kaptis fiŝojn kiel haringojn kaj anĉovojn. Sed oni maltrankviliĝis pri inundoj kaj erozio de la bordoj ĉirkaŭe kaj, malgraŭ la protestoj de fiŝkaptistoj, oni decidis bari Zuiderzee per afsluitdijk (fermdigo). Tiel en 1932 anstataŭ Zuiderzee estiĝis IJsselmeer (Isellago), kie jam baldaŭ la grundo estis sekigita: IJsselmeerpolders (polderoj de Isellago). En kio restis de IJsselmeer oni en 1976 faris apartigan digon inter Enkhuizen kaj Lelystad kaj tiel kreiĝis Markermeer (Markenlago, nomita laŭ la insulo Marken kontraŭe al Volendam, ambaŭ famaj pro siaj vestaĵaroj). Estis diskuto en Nederlando, ĉu indas endigigi ankaŭ tiun ĉi parton, laŭ la origina plano de la inĝeniero Lely (tiam el ĝi fariĝus Markerwaard). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Kees NEEFT
Nederlando
|