LibrojInteresa rakontaro kun konfuza titoloMultaj esperantistoj kutimas fanfarontone diri, ke nia literaturo estas grandega, kaj ke estas neeble, ke iu, eĉ se li al tio dediĉus sian tutan vivon, povus koni ĉiujn verkojn en ĝi produktitajn. Sed unu afero estas diri, alia estas pruvi. Almenaŭ ĉi-foje mi havas la plezuron alporti al vi etan pruvon pri la vereco de tiu diraĵo, iel rilatan al MONATO mem. Dum la jaroj de 1986 ĝis 2002 la paĝoj de MONATO prezentis diversajn artikolojn verkitajn de Gilbert Ledon, siatempe unu el la plej elstaraj kaj interesaj intelektuloj de nia movado. Kiel anarkiisto, delonge peranto de SAT en Brazilo kaj klera ekologi-politika analizisto, Ledon aŭtoris la interesegajn artikolojn La kolektiveco, Al la tero returne kaj Sennaciece tra nia mondo, kies legado fariĝas pli interesa laŭ la tempopaso, ĉar multaj el liaj tiamaj „profetaĵoj” nun fariĝas ĉiutagaĵoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fernando PITA
Etel Zavadlav: Spite kaj sprite. Eld. LF-Koop, La Chaux-de-Fonds, 2026. 140 paĝoj. ISBN 3-906595-32-3.
|