Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Interesa rakontaro kun konfuza titolo

 

Multaj esperantistoj kutimas fanfarontone diri, ke nia literaturo estas grandega, kaj ke estas neeble, ke iu, eĉ se li al tio dediĉus sian tutan vivon, povus koni ĉiujn verkojn en ĝi produktitajn. Sed unu afero estas diri, alia estas pruvi. Almenaŭ ĉi-foje mi havas la plezuron alporti al vi etan pruvon pri la vereco de tiu diraĵo, iel rilatan al MONATO mem.

Dum la jaroj de 1986 ĝis 2002 la paĝoj de MONATO prezentis diversajn artikolojn verkitajn de Gilbert Ledon, siatempe unu el la plej elstaraj kaj interesaj intelektuloj de nia movado. Kiel anarkiisto, delonge peranto de SAT en Brazilo kaj klera ekologi-politika analizisto, Ledon aŭtoris la interesegajn artikolojn La kolektiveco, Al la tero returne kaj Sennaciece tra nia mondo, kies legado fariĝas pli interesa laŭ la tempopaso, ĉar multaj el liaj tiamaj „profetaĵoj” nun fariĝas ĉiutagaĵoj.

La akra polemikisto Ledon per siaj artikoloj en MONATO ĉiam vekis (mal)simpatiajn reagojn, kiuj, dum tiuj jaroj, plenigis multajn paĝojn en nia revuo. Post lia forpaso Esperanto-Asocio de Sanpaŭlo kompilis ĉiujn liajn artikolojn kaj eldonis la libron Sprite kaj spite (2007), kies legado estas, ankoraŭ hodiaŭ, vere interesa, kaj pro la aktualeco kaj pro la vidpunktoj de la aŭtoro, kiujn oni povas ne entute akcepti, sed ne rajtas neglekti.

Inversa titolo!

Tiun komencan rememoraĵon pri unu el niaj plej interesaj artikolistoj mi prezentas, por ke la leganto komprenu la surprizon en mi kaŭzitan, kiam nia moŝta ĉefredaktoro donis al mi la taskon verki recenzon pri tute nova libro nomata Spite kaj sprite!

Dekomence mi dubis, ĉu mi ĝuste legis, sed jes, la nova titolo estis la inverso de la ledona artikolaro. Tio ja pruvas, ke nia literaturo estas jam tro ampleksa kaj ke iu, dezirante titoli sian propran verkon, devos de nun almenaŭ konsulti retpaĝojn kaj libroservojn por ekscii, ĉu tiu titolo jam estas uzita aŭ ne; alie tiaj similaĵoj povos ja okazi.

Sed – kvankam mi ja rekomendas ĝian legadon, ĉu per la libro de EASP, ĉu per la malnovaj numeroj de MONATO mem – ne pri la verko de Ledon mi devas paroli: la temo de ĉi tiu teksto estas la, miascie debuta, libro tute verkita de Etel Zavadlav, kiu fariĝos nia deirpunkto.

Riĉa sperto pri la homa vivo

Nia aŭtorino estas interesa homo: partopreninte kelkajn atelierojn okazintajn kaj en Ĉaŭdefono kaj en Budapeŝto, ŝi fariĝis ekzemplo de tio, kion oni povas nomi la „dua generacio” de verkistinoj, kies deveno ligiĝas al la Esperanta Civito. Dua, kompreneble, se oni konsideru kiel unuan tiun, kiu mem fondis la Civiton: interalie Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey.

Sed tio ne estas plej grava; pli gravas la fakto, ke, ĉar ŝi laboris en diversaj fakoj kaj ankaŭ multe vojaĝis, ŝi akiris por si riĉan sperton pri la homa vivo, kaj precipe pri homaj reagoj, en malsimilaj sociaj, familiaj kaj naciaj kondiĉoj. Kaj tio estas faktoro, kiu riĉigas kaj universaligas ŝiajn rakontojn.

Ĉar ĝuste pri rakontaro temas la libro de Etel Zavadlav: libro, kiu fakte estas antologio de tekstoj jam publikigitaj en Femina, Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto dum pli-malpli 20-jara periodo. La loko de la unua publikigo dividas la libron en du partojn, kiuj tial postulas apartajn analizojn.

La unua parto, nomita „Emocie”, kunigas la tekstojn el Femina kaj Literatura Foiro dum periodo inter 2008 kaj 2023. Per ili, ordigitaj laŭ la jaro de apero, oni konstatas la evoluon de verkistino, kiu el simplaj rakontoj rafinas sian artisman vervon ĝis la du lastaj tekstoj, la solaj tute novaj en la libro, kie oni povas fine rigardi maturiĝintan aŭtorinon vere pretan por novaj ekflugoj.

Ĉiama ina perspektivo

Komencante per poemo nehazarde titolita Kie estas mia amo?, la rakontoj ĉiam prenas inan vidpunkton por prezenti situaciojn kaj demandojn certe travivitajn de ĉiuaĝaj virinoj: la ne poluritaj emocioj de la adoleska amikiĝo, endoma atakado kaj la pli vundita sento de senprotekteco fare de sekurecaj fortoj (Milena kaj la policistoj). De tie oni migras al Ŝtelisto Hadit kaj lia frato, vere eksperimenta rakonto ŝanceliĝanta inter fantasto kaj infanfabelo, krom esti ankaŭ la ponto inter la unua kaj dua partoj de la libro. (Tiu rakonto definitive fiksas la limon inter Zavadlav kaj la jam menciita Gilbert Ledon, kiu neniam esplorus tiun literaturan vojon.)

Poste envenas Panjo kaj morto, unu el la malmultaj rakontoj kun vira ĉefrolulo, homo vivanta sub ombro de postulata masklismo kaj sia persona malforto antaŭ la reganta patrino kaj nesatigita edzino, legantoj certe konsideros ĝin la plej romantika en la tuta libro; en plena kontrasto al Virgulino Ramiz, kiu pritraktas fenomenon el kelkaj balkanaj regionoj – ĉar oni ne forgesu, ke la aŭtorino naskiĝis en Kroatio dum jugoslavia tempo kaj tial travivis (-as) ĉiajn problemojn de tiom tikla regiono de Eŭropo, kiel ŝi mem priskribas en Naskiĝis infano, tamen laŭ ĉiama ina perspektivo.

Eble ĉi-momente mia leganto ekoscedas kaj pensas: „Jen plia inisma pamfleto ...” Tamen, oni ne konfuziĝu: ja estas en la rakontoj denuncoj de viraj fiagoj kaj sinteno favora al virinoj (oni ne povus atendi ion alian, ĉu?), sed la vidpunktoj montritaj en ili ne enfermas sin ĉirkaŭ inismaj flagoj aŭ propagandaj sloganoj, ĉar ili ne kondukas la leganton al jam fiksitaj opinioj, nek defendas antaŭpreparitajn idearojn. Tute kontraŭe, estas en ili subtila ekvilibro inter biografieca tono kaj fikcia majstreco, kio helpos nin fine decidi, ĉu iu ĉieĉeesta rolulo nomata Elena ne estas nura pseŭdonimo por Etel.

Ombro de Medea

Kaj ne ĉiu virino en la libro estas anĝelo: la debato pri anoreksio, okazanta en Lacego – rakonto, kies abrupta ŝanĝo ridigus Borges – bone elmontras tion. Aliloke, en Dag, la opozicio inter familiaj konfliktoj kaj amrilatoj diras al ni, kiagrade inoj povas malamikiĝi. Eble pro tio venĝemo estas temo prezentata en diversaj rakontoj, kune kun ia obsedo pri propraj filoj, kio igas, ke oni perceptu, ŝvebanta tra la rakontoj, la ombron de Medea. Kaj tio, kombine kun la varieblo de beletraj stiloj, fine prezentas la veran tonon de Spite kaj sprite. Kaj pli alten soras la literatura kreivo de Zavadlav, precipe en la lastaj rakontoj: de la kvazaŭ ĵurnalisma Nela oni pasas tra Perfekta ARIEL-modelo, kiu sciigas nin, ke fariĝi trofeedzino estas koŝmaro de multaj virinoj; ĝis oni alvenas al la trompa Mastrino de l’ ringoj, kies titolo ŝajnas memore al Tolkien, sed kun la tonoj de Edgar Allan Poe. Ekde tiu punkto oni atingas la du debutajn rakontojn: Bernardo kaj Fratina amo, kiuj venas rekte el ŝiaj manuskriptoj kaj estas samtempe la plej bonaj, adoltaj kaj maturaj en la tuta libro.

Dum tiu longa serio da rakontoj estas trafa spegulaĵo kaj por la evoluado de aŭtoro kaj por la maturiĝo de temo, estas rimarkinde, ke ĝi ankaŭ finiĝas per poemo: Sango doloras, vere kortuŝa.

Kaj do oni transiras al la serio Ironie, subtitolita La fantasta bestoĝardeno, el Heroldo de Esperanto. Publikigitaj dum la jaroj 2010 kaj 2011, tiuj rakontoj estas interesa provo verki fantastan beletron: stilo, kiun mi konsideras unu el la plej taŭgaj por esperanta beletro. Ĉiu titolita per nomo de besto, ili iras de ege interesaj ideoj, tamen estas tre mallongaj, disvolvitaj kvazaŭ embrioj, kies abruptaj finoj iel damaĝas la scivolemon de legantoj. Tamen, oni devas atenti pri tio, ke ili estas produkto el la debutaj jaroj de Zavadlav, al kiu mi invitas reprilabori tiujn tekstojn, revestante ilin per la sperto akirita dum tiuj 15 jaroj post ilia unua apero. Certe la rezulto estos ja multe pli interesa!

Pri la lingva stilo de Etel Zavadlav sufiĉas diri, ke ŝi prezentas varian vortoprovizon, sen artifikaj ĵongladoj aŭ troa simpligado: en la preciza mezuro por plaĉi al ĉiaj legantoj, ekde ĉiuj postkomencantaj lingvaj niveloj. Fine, se ja estas interese rimarki la aperon kaj disvolviĝon de verkisto, oni esperas ne multe atendi, ĝis oni vidos pli da rezultoj el tiu sama jam grava verkistino, kaj ĉi-foje kun nekonfuza titolo.

Fernando PITA
Etel Zavadlav: Spite kaj sprite. Eld. LF-Koop, La Chaux-de-Fonds, 2026. 140 paĝoj. ISBN 3-906595-32-3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-27
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Fernando Pita? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.