PolitikoOPINIOLa socialisma enmigrinto, kiu iĝos urbestro de Nov-Jorko„Se iu ajn povas montri al lando, kiun perfidis Donald Trump, kiel venki lin, tiu estas la urbo, kiu generis lin. Kaj se estas iu ajn maniero teruri tiranon, tiu estas malkonstrui la kondiĉojn mem, kiuj ebligis al li akumuli potencon.” La vortoj kontraŭ Trump konsistigis nur malgrandan, sed ne pro tio malgravan, eron de la venko-parolado de Zohran Mamdani, kiam li estis oficiale elektita kiel la unua socialisma, la unua afriknaskita urbestro de Nov-Jorko en ties historio. La plimulto de la parolado temis pri la problemoj, kiujn alfrontas Nov-Jorko, pri liaj proponoj kiel plibonigi la aferojn: ekzemple, per rapidaj kaj senpagaj aŭtobusoj, senpaga infanprizorgado kaj frostigo de la lupagoj – la tri ĉefaj kolonoj de lia kampanjo. Se tiuj proponoj aspektas kiel milda socialdemokratio en multaj landoj, en la ĉefurbo de la monda financkapitalo ili sufiĉis por krei furiozon inter la miliarduloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Brandon SOWERS
Usono
Brandon SOWERS estas usonano, kiu laboras pri teknologio kaj interesiĝas pri la politika evoluo de sia lando.
|