„Se iu ajn povas montri al lando, kiun perfidis Donald Trump, kiel venki lin, tiu estas la urbo, kiu generis lin. Kaj se estas iu ajn maniero teruri tiranon, tiu estas malkonstrui la kondiĉojn mem, kiuj ebligis al li akumuli potencon.”
La vortoj kontraŭ Trump konsistigis nur malgrandan, sed ne pro tio malgravan, eron de la venko-parolado de Zohran Mamdani, kiam li estis oficiale elektita kiel la unua socialisma, la unua afriknaskita urbestro de Nov-Jorko en ties historio. La plimulto de la parolado temis pri la problemoj, kiujn alfrontas Nov-Jorko, pri liaj proponoj kiel plibonigi la aferojn: ekzemple, per rapidaj kaj senpagaj aŭtobusoj, senpaga infanprizorgado kaj frostigo de la lupagoj – la tri ĉefaj kolonoj de lia kampanjo. Se tiuj proponoj aspektas kiel milda socialdemokratio en multaj landoj, en la ĉefurbo de la monda financkapitalo ili sufiĉis por krei furiozon inter la miliarduloj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Brandon Sowers el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-01-04 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |