![]() PolitikoANALIZOPafforta komparoLa retejo Global Firepower (GFP – tutmonda pafforto) publikigis rangotabelon de la plej fortaj armeoj. Krom la nombro de soldatoj aŭ milita ekipaĵo, ĝi konsideris pli ol 60 diversajn parametrojn kiel financaj rimedoj, novaj modernaj teknologioj, militloĝistiko kaj armepreteco. Armeaj superpotencojLaŭ la rangotabelo Usono nuntempe havas la plej fortan armeon en la mondo (indekso 0,0744). Ĝia influo etendiĝas de Eŭropo tra Proksim-Oriento ĝis Pacifiko. En Eŭropo ĝi provas plifortigi sian pozicion per gvidado en NATO. En Pacifiko ĝi plifirmigas kunlaboron kun Sud-Koreio, pro kio ĝi plifortigas sian pozicion kontraŭ Ĉinio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|