La retejo Global Firepower (GFP – tutmonda pafforto) publikigis rangotabelon de la plej fortaj armeoj. Krom la nombro de soldatoj aŭ milita ekipaĵo, ĝi konsideris pli ol 60 diversajn parametrojn kiel financaj rimedoj, novaj modernaj teknologioj, militloĝistiko kaj armepreteco.
Laŭ la rangotabelo Usono nuntempe havas la plej fortan armeon en la mondo (indico 0,0744). Ĝia influo etendiĝas de Eŭropo tra Proksim-Oriento ĝis Pacifiko. En Eŭropo ĝi provas plifortigi sian pozicion per gvidado en NATO. En Pacifiko ĝi plifirmigas kunlaboron kun Sud-Koreio, pro kio ĝi plifortigas sian pozicion kontraŭ Ĉinio.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-09-04 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |