![]() Moderna vivoD. R. KONGOĈukuduo: ligna skutilo„Ĉukuduo” 1 estas speco de granda skutilo el ligna ŝtipo, inventita komence de la 1970aj jaroj kaj populariĝinta en la 1980aj en Norda Kivuo, en la oriento de Demokratia Respubliko Kongo, por transporti varojn. Ĝi estas nuntempe fama vartransportilo en preskaŭ la tuta orienta regiono de la lando. La transportilo estas farata el solida ligno, kiel ekzemple eŭkalipto. La solaj „modernaj” elementoj estas globlagroj ĉe la radoj. La ligna skutilo ĝenerale longas 2 metrojn. Ĝi kostas inter 35 kaj 86 eŭrojn, depende de la grandeco kaj kapablo transporti varojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Verdulo
D. R. Kongo
|