![]() AktualeRETPIRATADODu aktivuloj de NoName057 arestitajMultaj certe memoras, ke en oktobro pasintjara la retejo de MONATO ne plu funkciis dum pluraj tagoj pro t.n. sufoka retatako de la grupo de retpiratoj NoName057 (MONATO 2024/12, p. 6). Meze de julio du rusoj estis arestitaj, unu en Francio kaj unu en Hispanio, ĝuste pro tiuj atakoj kaj pro centoj da similaj atakoj al Interret-serviloj en Belgio. 24 domtraserĉoj kaj 7 arestordonojLa arestoj okazis kadre de internacia operaco kun la nomo Eastwood, al kiu kunlaboris sammomente la policoj kaj sekurecfakuloj de 12 landoj. Krom tiuj du arestoj estis eldonitaj sep arestordonoj, el kiuj ses en Germanio. Sammomente 24 domtraserĉoj estis faritaj, duono el ili en Hispanio. 13 individuoj estis pridemanditaj, kaj pli ol 100 serviloj, uzataj de la grupo tutmonde por lanĉi retatakojn, estis malŝaltitaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. pp
|