![]() SciencoMEDICINOMammuthusin, la surpriza kontraŭbatalanto de superbakteriojEn mondo, kie la rezisto al antibiotikoj kreskas kvazaŭ nehaltigebla ombro super moderna medicino, sciencistoj el la Universitato de Pensilvanio lastatempe malkovris kaj provas ekspluati neatenditan helpanton, t.e. lanugan mamuton, formortintan jam antaŭ pli ol 4000 jaroj. Jes ja: oni retrovis en ĝia DNA eblan ŝlosilon por batali kontraŭ bakterioj, kontraŭ kiuj iuj el niaj plej fortaj medikamentoj jam demisias. Nova molekulo el la prahistoria malvarmoDanke al artefarita intelekto (AI), esploristoj sukcesis identigi novan kontraŭmikroban peptidon, kiun ili nomis mammuthusin. Ĉi tiu molekulo estas genetike modifita kaj testita kontraŭ danĝeraj bakterioj, interalie Staphylococcus aureus kaj Acinetobacter baumannii. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
redaktoro de la scienca rubriko
|