En mondo, kie la rezisto al antibiotikoj kreskas kvazaŭ nehaltigebla ombro super moderna medicino, sciencistoj el la Universitato de Pensilvanio lastatempe malkovris kaj provas ekspluati neatenditan helpanton, t.e. lanugan mamuton, formortintan jam antaŭ pli ol 4000 jaroj. Jes ja: oni retrovis en ĝia DNA eblan ŝlosilon por batali kontraŭ bakterioj, kontraŭ kiuj iuj el niaj plej fortaj medikamentoj jam demisias.
Danke al artefarita intelekto (AI), esploristoj sukcesis identigi novan kontraŭmikroban peptidon, kiun ili nomis mammuthusin. Ĉi tiu molekulo estas genetike modifita kaj testita kontraŭ danĝeraj bakterioj, interalie Staphylococcus aureus kaj Acinetobacter baumannii.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-07-24 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |