MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

RANGOTABELO

Grava rekono

Lillafüred en norda Hungario ĉiam estis ŝatata loko por turistoj. Nun ankaŭ la mondo rekonas ĝian belecon. Laŭ rangotabelo de la renoma vojaĝrevuo TimeOut ĝi okupas la 12an pozicion en la listo de la plej belaj lokoj en la mondo. Tiu rekono estas granda fiero ne nur por la regiono, sed ankaŭ por Hungario.

La loko situas apud la urbo Miskolc en bela natura medio ĉe la piedo de la montaro Bükk. Lillafüred estas fama pro siaj mirindaj akvofaloj, pitoreskaj arbaroj kaj mirindaj kavernoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Erika GODÓ
Hungario


Erika GODÓ diplomitiĝis pri sociologio kaj politologio kaj nuntempe laboras kiel merkatesploristo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Erika Godó el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-08-27