![]() SciencoKOREIOĈu kolmasaĝo/elektro/ultrasono helpos preventi demencon?La homa centra nervosistemo entenas mezume 150 ml da cerbospina likvo (CSL), kiu plenumas vivesencajn funkciojn kiel nutrado, forigo de rubo kaj protekto de la cerbo. Tage 400–600 ml da CSL drenendas el la cerbo, aliokaze la rubaj substancoj, produktitaj rezulte de metabolo akumuliĝas en la cerbo kaj difektas la nervoĉelojn – kio ligiĝas al neŭrodegeneraj morboj, kiaj malpliigita kognivo kaj demenco. La kapablo de la cerbo dreni CSL reduktiĝas rimarkinde, dum oni maljuniĝas.Drenado de CSLLa preciza maniero kiel CSL estas drenata el la cerbo, ne eksplikiĝis ĝis antaŭ nelonge, kiam teamo de koreaj esploristoj el Instituto de Baza Scienco, gvidata de profesoro Koh Gou Young, publikigis sian esploron en la prestiĝa scienca revuo Nature, en la jaro 2024. Ili malkovris, ke la ĉefa kanalo de CSL-drenado estas la vasta plekso de limfovaskuloj situanta en la nazofaringa mukozo, ĉe la malantaŭo de la nazo. Ili trovis ankaŭ, ke ĉi tiu plekso konektiĝas tra la kolaj limfovaskuloj al la kolaj limfonodoj. MaljuniĝoLa teamo observis ĉe maljunaj musoj, kies CSL-drenado estas difektita, ke la nazofaringa limfoplekso severe atrofiiĝis kaj degeneris, sed kontraŭe troviĝis neniu notinda modifo de la kolaj limfovaskuloj. Rondaj glatmuskolĉeloj ĉirkaŭas la kolajn limfovaskulojn, kie valvoj troviĝas je regulaj interspacoj malhelpante, ke CSL refluu en la cerbon. Montriĝis, ke CSL-drenado ĉe maljunaj musoj faciligeblas per kemiaĵo, kiu stimulas la ripetajn kontrahiĝojn kaj malkontrahiĝojn de la glatmuskolĉeloj ĉirkaŭ la kolaj limfovaskuloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis movade kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|