La preciza maniero kiel CSL estas drenata el la cerbo, ne eksplikiĝis ĝis antaŭ nelonge, kiam teamo de koreaj esploristoj el Instituto de Baza Scienco, gvidata de profesoro Koh Gou Young, publikigis sian esploron en la prestiĝa scienca revuo Nature, en la jaro 2024. Ili malkovris, ke la ĉefa kanalo de CSL-drenado estas la vasta plekso de limfovaskuloj situanta en la nazofaringa mukozo, ĉe la malantaŭo de la nazo. Ili trovis ankaŭ, ke ĉi tiu plekso konektiĝas tra la kolaj limfovaskuloj al la kolaj limfonodoj.
La teamo observis ĉe maljunaj musoj, kies CSL-drenado estas difektita, ke la nazofaringa limfoplekso severe atrofiiĝis kaj degeneris, sed kontraŭe troviĝis neniu notinda modifo de la kolaj limfovaskuloj. Rondaj glatmuskolĉeloj ĉirkaŭas la kolajn limfovaskulojn, kie valvoj troviĝas je regulaj interspacoj malhelpante, ke CSL refluu en la cerbon. Montriĝis, ke CSL-drenado ĉe maljunaj musoj faciligeblas per kemiaĵo, kiu stimulas la ripetajn kontrahiĝojn kaj malkontrahiĝojn de la glatmuskolĉeloj ĉirkaŭ la kolaj limfovaskuloj.
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-03-07 |
| Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |