LiteraturoNOVELOLentuga hontoJam pasis multaj jaroj de kiam Akbota lasis la gepatran hejmon. Ŝia patrino perdis ajnan esperon revidi la filinon. Eĉ karaj trajtoj de la gaja fraŭlina vizaĝo en la memoro fortege malklariĝis, preskaŭ tute dronis en la senkompata kirlo de la tempo. Rimorsoj pro tiu damnita svatado, kiu igis la junulinon fuĝi, ankoraŭ pikis ne nur la patrinon, sed ankaŭ eĉ la kruelan fraton. Pri tio li ne parolis, por ke oni ne konsideru lin sentimentala malfortulo aŭ simple „katiko 1 surhavanta pantalonon”. Sed ie profunde en la animo li sentis, ke eble li iom kulpas kaj ke Akbota tre mankas al li. Kiun nun prizorgi kaj disciplini, do? Kaj, jes, eĉ skurĝi, se necesas ... La patro, sendube, nur aprobus tion, ĉar li firme sciis, ke la infana edukado ne konsistas nur el bombonaj laŭdoj kaj sukeraj karesoj. Hejmmastrumado sen la filina helpo ne aldonis plian sanon kaj optimismon al la patrino. Ŝiaj manplatoj krudiĝis, fariĝinte pure maljunulinaj; kaj en la okuloj estis tiom da malespero, ke senescepte ĉiuj najbarinoj nur balancis la kapon kaj strebis helpi laŭpove pri diversaj etaĵoj. Tamen post la divorco de la filo ŝi sentis plian malpeziĝon tiurilate, ĉar li nun denove ekloĝis en la patrina domo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Esopore
|