MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

NOVELO

Lentuga honto

Jam pasis multaj jaroj de kiam Akbota lasis la gepatran hejmon. Ŝia patrino perdis ajnan esperon revidi la filinon. Eĉ karaj trajtoj de la gaja fraŭlina vizaĝo en la memoro fortege malklariĝis, preskaŭ tute dronis en la senkompata kirlo de la tempo. Rimorsoj pro tiu damnita svatado, kiu igis la junulinon fuĝi, ankoraŭ pikis ne nur la patrinon, sed ankaŭ eĉ la kruelan fraton. Pri tio li ne parolis, por ke oni ne konsideru lin sentimentala malfortulo aŭ simple „katiko 1 surhavanta pantalonon”. Sed ie profunde en la animo li sentis, ke eble li iom kulpas kaj ke Akbota tre mankas al li. Kiun nun prizorgi kaj disciplini, do? Kaj, jes, eĉ skurĝi, se necesas ... La patro, sendube, nur aprobus tion, ĉar li firme sciis, ke la infana edukado ne konsistas nur el bombonaj laŭdoj kaj sukeraj karesoj.

Hejmmastrumado sen la filina helpo ne aldonis plian sanon kaj optimismon al la patrino. Ŝiaj manplatoj krudiĝis, fariĝinte pure maljunulinaj; kaj en la okuloj estis tiom da malespero, ke senescepte ĉiuj najbarinoj nur balancis la kapon kaj strebis helpi laŭpove pri diversaj etaĵoj. Tamen post la divorco de la filo ŝi sentis plian malpeziĝon tiurilate, ĉar li nun denove ekloĝis en la patrina domo.

Li havis ĉiaman kutimon – jam preskaŭ riton – nome ĉiuvespere duonhoran sidadon sur benko post peniga kamparana tago. Je tiuj momentoj la tuta amaso da hodiaŭa enuiga monotona laboro estis farita kaj fine eblis malstreĉi sin, fumi du-tri cigaredojn.

Kaj ankaŭ nun la frato sidis sur tiu ligna benko kaj rigardis al la korta spaco. Estis agrabla malvarmeta somera vespero: ĉirkaŭ la barilo karagano movis siajn branĉojn, birdoj dividis iun frandaĵon en la ĝardeno, la familio de najbaroj de la maldekstra flanko teumis sur la teraso, aŭskultante iun pacigan muzikon, kiu eĉ pli agrablis pro obtuzo, ĉe la dekstraflanka najbaro ĉevaloj krakmaĉis avenon en la korto. Kvazaŭ la Universo mem pretus donaci iun miraklon, por kompensi al la kazaĥaj kamparanoj ilian severan kaj ĝenerale senĝojan vivon. Kaj la miraklo venis.

La palisara pordeto ekknaris kaj en la korton vigle enmarŝis Akbota, tenante je mano etan knabon. Ŝi maturiĝis kaj eĉ pli beliĝis. Nigraj luksaj haroj falis ŝultren, kiel bizara ondo. Neniu povus rekoni en ŝi tiun petoleman knabinon, kiun kutimis koni ĉiuj samvilaĝanoj. Ŝi transformiĝis al juna virino. La infano, proksimume kvinjara, paŝanta apude havis tre helan tonditan hararon kun ruĝecaj tonoj kaj laŭaspekte ne estis kazaĥo. La tuta lia vizaĝo estis kovrita per multaj etaj brunaj lentugoj. La eksteran vidon li mienis tre koncentritan. Liaj okuloj portis, kiel ŝajnis, enorman neinfanan profundan penson.

Tiuj neatenditaj gastoj ŝoke afekciis la fraton. Komence li pensis, ke ili estas nur fantomoj, fruktoj de la aparte varma tago – hantaĵo forvaporiĝonta. Je unu sekundo poste, eĉ rekoninte la fratinon, li emis persvadi sin, ke tio estas nur tre tre simila persono, sed, fakte, ne estas ŝi ... Kaj nur kiam ŝi ekparolis, ĉiuj duboj, nebulaj rezonadoj kaj sintrompoj disrompiĝis, kiel juglando.

– Saluton, kara! Ĉu skurĝon vi ne plu kaŝas en boto? Jen, mi revenis – simple diris Akbota kun rideto.

– Sen skurĝo ja ne eblas, fratinjo! – respondis la frato kaj ili varme interbrakumis. Li, kutime ekstreme avara je esprimo de la sentoj, nun forgesis sian moderecon pri ajna emocio.

Kia eksterordinaraĵo! Sed la plimulto ja pensas, ke ŝi loĝas eksterlande aŭ eĉ estas mortinta. Kiom da direndaĵoj amasiĝis! Per tiom da aĵoj endas interŝanĝi ... Kiel? Kie? Sed antaŭ ĉio necesas manĝi kaj ripozi post longa (evidentas ke longa, eĉ longega!) vojo.

– Eniru la domon! – la frato gestis invite. – Kaj kiu estas tiu juna ĝigito 2? Kiel vi nomiĝas, bravulo?

Klaris, ke ankaŭ ene de la frato troveblis multege da homeco, simple tiuj virtaĵoj profunde dormis sub jugo de la ĉiutaga masko de malico kaj indiferenteco.

La knabo staris iom timide pro la ekvido de nekonata homo, sed ne perdis la maldistran penseman humoron. Vestita li estis je bonorda malhelverda kvadratita supertuto kaj impresis kiel prudenta ĝentila knabo. Turninte sin al la flanko, de kie venis la demando, li digne respondis:

– Erbol.

– Ni iru domen, Erbol! La cetero poste aranĝiĝos. Ha, kia renkonto. Panjo ja tiom ĝojos! – kun tiuj vortoj la sincere ĝojanta frato kondukis ilin tra ne tre pura verando al masiva enirpordo, el kiu elstaris pajlaj tigoj, – Hej, rigardu kiu alvenis!

La pordo malfermiĝis kaj el angulo enorma lavabo tuj ekstrabis al la enirintoj per du rondaj valvoj, kiel per miraj okuloj. Plankaj tabuloj komencis kanti sian malagrablan grincan kanzonon pro la premo de ses piedoj. La tuta meblaro estis malriĉa, eĉ mizera. Sur malnovmoda lito sidis la nudkapa patrino.

Neniujn limojn havis la patrina jubilado. Ĉio pli similis al iu sonĝo. Dum kelkaj minutoj ili ĉiuj simple sidis kaj rigardis unu la alian, ridetantaj (inkluzive Erbol-on, kiu jam iom alkutimiĝis al la nova loko). Finfine, la stuporo febliĝis kaj la patrino proponis vespermanĝi, kio estis entuziasme akceptita.

Rapide aperis granda firma tablo, longa blanka tablotuko kaj ankaŭ kelkaj modestaj manĝaĵoj sur ĝi. Ĉiuj sidiĝis, pelataj de malsato, kaj ŝutiĝis demandoj. Neniu rimarkis la tempofluon – estis tro malfrua horo; jam krepusko penetris en la ĉambron, kvazaŭ polpo kun ombraj tentakloj, jam la frato ŝaltis grandpovan lumigan LED-sistemon kun ankoraŭ neĝisfine bone konata regilo, antaŭnelonge aĉetitan enurbe, jam la knabo satiĝis kaj pace dormis sur la seĝo, tenante enmane morditan baŭrsakon 3, jam la teumemaj najbaroj estingis la lumon en la tuta domo. Kaj Akbota daŭre rakontis, rakontis. Kiel ŝi forveturis al Astano 4, kiel ŝi ekloĝis en amasloĝejo, kiel ŝi laboris tie komence kiel telerlavistino en ŝika restoracio, poste kiel privata purigistino kaj pli poste – kiel varportistino en superbazaro. Evidentiĝis ke Erbol estas ŝia filo. Lia patro estas artisto de cirko kaj kartluda fripono. Iliaj amrilatoj daŭris du jarojn per maloftaj amrendevuoj, ĉar lia cirko forveturis en turneo al aliaj urboj. Li promesis al ŝi, ke ili geedziĝos kaj ĉio estos perfekta. Kune krei familion estis ŝia kristala revo. Sed la sorto okazigis alie ... Sekvis senrevena malapero kaj ŝi suspektas, ke oni lin mortigis pro lia emo al kartludado, eble pro malnova ŝuldo. Kaj povas esti ke ne, kaj ke li vivas kaj bonfartas. Tiuokaze ŝi eĉ aŭdi pri li ne plu dezirus, des malpli vidi.

Kiam al la kapo de la patrino per betonplato falis tiaj novaĵoj, ŝi fariĝis simple grumelego da larma doloro. Feliĉe, la frato tiumomente eliris por serĉi en la verando uzinstrukcion de la teleregilo – la lumreĝimo spontane fariĝis tro intensa, preskaŭ netolerebla. Sed Akbota, kvazaŭ akompanante tiun strangan paneon, tiun blankan blindigan lumon, decidis diri la nudan veron, eĉ se oni ne akceptos, kondamnos kaj eĉ damnos ŝin. Ajnaokaze, ankaŭ la frato ĉion ekscios – nenio restis por perdi.

– Kia honto! Sed ĉu vi almenaŭ amas tiun homon? – reagis la patrino, rigardante per lacaj okuloj. Lacaj pro tioma kvanto de komence feliĉo kaj nuntempe – malfeliĉo.

– Malfacila demando, – respondis Akbota, decidinte esti honesta ĝis la fino – vere malfacila demando. Mi eble amus lin, se li estus proksime. Mi ne scias, kie li estas. Li estas tro riskema kaj facile povus trafi en iun kriman aferaĉon.

Pro tiuj vortoj la patrino eĉ saltetis, sidante.

Erbol somnole turnis sin al la alia flanko kaj tiamaniere lasis la baŭrsakon fali surplanken. Akbota levis la pastaĵon, prenis la dormantan filon, ekvidis vakan liton, kiu cetere estis la sola en la ĉambro, kaj demandeme rigardis al la patrino. La maljunulino senvorte kapjesis kaj la knabo estis metita sur la liton kaj aldone solide ĉirkaŭvolvita per litkovrilo.

Reveninte al la ĉetabla sidloko, Akbota ial eksentis sin kulpa. Tamen ŝi ne volis kaŝi ion ajn.

Ŝi ĉirkaŭprenis sian kapon per polmoj.

– Mi sentas min kvazaŭ en idiota noveleto. Sed mi revenis. Ĉu mi povas kalkuli je via apogo?

– Certe jes! – la patrino mansvingis – Kaj ĉiu infano nepre devas havi patron.

Jarcentaj principoj, neskuebla morala fundamento, la nocio de familio kaj hejmo regis en la tuta esenco, en la sango mem de tiu virino. Tial la informo ke ŝia filino havas infanon sen edzo servis por ŝia menso kiel tempesto, frakasanta ajnan esperon pri bonorda feliĉo. Endas rimarki, ke la patrino sekrete flegis la revon pri tio, ke Akbota loĝas enurbe, havas edzon (eble ne tian eminentan kiel sinjoro Asilbaj, sed sendube amantan kaj zorgeman), infanojn (nepre kvar: tri filojn kaj unu filinon), interesan laboron, prosperon kaj ĉion bezonatan. Nun de tiu revo ne restis eĉ splitoj.

Dume eta diskuto formiĝis.

– Sed ankaŭ mia paĉjo mortis ankoraŭ juna. Mi eĉ ne memoras lin. Ĉu ja estas entute iu diferenco: morti aŭ foriĝi senspure.

– Via patro ne mortis dum bajge 5 , nek dum iu festeno; li mortis sur milita kampo. Sed li ne malaperis. Jen la diferenco. Li defendis la patrujon kaj pro tio oni al li medalon donis. Kaj vi naskiĝis, kiam ni jam havis familion. Kaj, pardonu min, via filo estas nur... honto. Jes, honto kaj nenio pli!

Ĉi-momente reeniris la frato. La uzinstrukcio mankis, sed li decidis memstare malmunti kelkajn lampojn por ŝpari elektran energion kaj por ke la lumado ne estu troa. Kiel provizora solvo, tio ŝajnis esti tute taŭga. Tiucele estis alportita duobla eskalo. Kun movlerteco de simio li instalis ĝin, armiĝis per ŝraŭbilo; restis nur malŝalti la lumon kaj ek, kiam la patrino prononcis kun ŝtonecaj notoj en la voĉo:

– Ŝi naskis infanon ...

La puzlo de tiu frazo, konsistanta el dise facilaj kompreneblaj vortoj, neniel povis plene kunmetiĝi en la kapo de la frato. Turninte sin al la patrino, li hezite elbuŝigis:

– A?

– Ŝi naskis infanon. Erbol. Li estas ŝia infano kaj la patro promenas ie kaj volas nur fifajfi pri tiaj aferoj – diris la patrino tute ĉagreniĝe.

Furiozo sufokis la fraton proprasence. Estis malfacile spiri kaj li nur etendis maldekstran manon, alkroĉiĝis, kvazaŭ per kraba pinĉilo, al la metala framo de la preparita eskalo kaj tenis, tenis, tenis. Vizaĝo lia tuj akiris ian terkoloran tonon, la okuloj iĝis malklaraj, la mentono ektremis – unuvorte la patrino nun bedaŭris, ke ŝi diris tion.

Akbota stariĝis. Iam fortaj paroksismoj de agresemo liaflanke estis kutima afero por ŝi. Li batis sian malgrandan kaj poste adoleskaĝan fratinon jen pro grandaj (laŭ lia opinio) misagoj kaj krimetoj, jen ankaŭ foje eĉ sen videblaj kialoj (tamen direndas, ke sufiĉe malofte). Ja nun ŝia infaneco kaj juneco preskaŭ kunfandiĝis, turniĝis al unu fora punkto sur la malantaŭdorsa horizonto de ŝia vivo. Lastatempe ŝin okupis tute aliaj zorgoj kaj problemoj – tiuj de la adolta ekzisto. Hororaj kaj neelteneble malgloraj „edukaj proceduroj” jam forpasis, ilian lokon neeviteble devas okupi io pli valora kaj interesa. Aliflanke, neniam ŝi povus forgesi tion, kion ŝi estis devigita travivi hejme. Kaj la hodiaŭaĵoj kvazaŭ mergis ŝin en marĉon de la pasinteco.

Plej prudente estus forkuri. La tuta figuro de la frato fariĝis minaca kaj radiis ion tre malagrablan. Tion eblus kompari al odoro. Al la fetoro de la perforto.

Eble senkonscie, kun defio al tiu forto, Akbota sin direktis al la frato. Vizaĝ-al-vizaĝe ili rekte rigardis unu al la alia.

– Neniu povas malpermesi al mi havi infanojn! Kaj neniu povas malpermesi al mi elekhrrr ... – ŝi ne sukcesis fini.

Sekvis bruska frapo: la frato plenforte piedbatis rekte al la ventro de Akbota. La tuta mondo dispeciĝis kaj al ŝi ekŝajnis, ke giganta funelo ensuĉas ŝin al kelo – tiel longa estis la falo. Reale ŝi simple instinkte faldiĝis pro doloro kaj tuj surplankiĝis. La buŝo de la virino kurbiĝis, sed ŝi silentis.

– Hundino, – aŭdiĝis desupre.

La patrino terure ekkriis. La turmentanton trafis tiu krio – ĝi estis akra, pli simila al iu bleko. Li, elorbitiginte la okulojn en gapo al la rezulto de sia eksplodemo, malrapide foriris en la korton.

***

Kiam mateniĝis, Erbol vekiĝis pro mallaŭta ploro. Kaj flustro. Li malfermis la okulojn kaj ekvidis, ke granda nigra formiko sur blanka fendiĝinta muro rampas supren. Stranga afero! Formikoj ne kapablas plori. Li turnis la dorson.

Sur lia lito sidis la hieraŭa trista maljunulino. Tio estis la fonto de tiu inundo. Mallevinte la kapon, ŝi nun ĝemis per nedistingeblaj vortoj, nur foje prenante paŭzojn por plorsingulti. Lin ŝi malatentis. Ŝi, ŝajne, malatentis absolute ĉion en la mondo ĉi-minute.

Venis svagaj subdormaj rememoroj pri la hieraŭo: plenkreskuloj ion kriis, murmuregis per seĝoj. Kia nekomprenebla domo kaj ĝiaj loĝantoj …

La knabo ellitiĝis, per batetoj ordigis tre komfortan lanugan kusenon, gratis lentugoplenan nazon kaj plaŭdis, kiel anserido, per nudaj piedoj al la fenestro, sed dumvoje rimarkis ion vere malkutiman, tre okulfrapan – ion, pro kio oni nepre forte punus lin en infanĝardeno, malgraŭ ke li vizitadis ĝin nur du semajnojn en la vivo – dum la patrino havis monon. Kun intereso li proksimiĝis al la trovaĵo.

Sur la kontraŭa muro estis malbele skribite per kotebrunaj majuskloj: ZORGU LIN. PARDONU, SE VI POVAS. VIA AKBOTA. La lasta „A” estis tro kripla kaj klinita, simila al iu mallerte desegnita triangulo. Apude staris sitelo kun sekaj rondetaj brikoj de ĉevala sterko.

Legi Erbol ankoraŭ ne scipovis. Li alpaŝis la skribaĵon kaj komencis tuŝi ĝin per fingro.

1. Katiko estas densa kaj mola pasto el fermentinta ŝafina, bovina aŭ kaprina lakto. La plado estas disvastiĝinta ĉe tjurkaj popoloj.
2. Ĝigito estas brava ĉevalrajdisto en Kaŭkazio kaj en Centra Azio.
3. Baŭrsako estas tradicia farunaĵo, kutime sen ajna farĉo, ĉe kazaĥoj kaj aliaj najbaraj popoloj.
4. Astano estas la ĉefurbo de Kazaĥio.
5. Bajge estas populara speco de tjurka kaj kazaĥa nacia ĉevalrajdkonkurso.
Esopore

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Esopore el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-05