Moderna vivoMERKATIKOKonsilio de la Kuba LandomarkoMerkatiko estas tekniko celanta krei klientaron por ĉiuspecaj varoj aŭ servoj, kreante la senton, ke ili estas bezonataj. Alivorte, ĝi signifas orientiĝon de la decidoj de organizaĵo aŭ unuopulo laŭ la cirkonstancoj de la merkato. En merkatiko kaj komunikado oni uzas la esprimon „landomarko” (LM) (angle, Nation branding) por trakti la nematerian valoron de la reputacio kaj merkataj trajtoj de lando per multoblaj aspektoj, kiel ekzemple ĝiaj produktoj, turismo, kulturo, sportoj, firmaoj kaj/aŭ publikaj institucioj. Tiuj determinas la valorojn, kiuj estas en rilato kun la lando. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos MONTERO MEDINA estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|