Moderna vivoMERKATIKOKonsilio de la Kuba LandomarkoMerkatiko estas tekniko celanta krei klientaron por ĉiuspecaj varoj aŭ servoj, kreante la senton, ke ili estas bezonataj. Alivorte, ĝi signifas orientiĝon de la decidoj de organizaĵo aŭ unuopulo laŭ la cirkonstancoj de la merkato. En merkatiko kaj komunikado oni uzas la esprimon „landomarko” (LM) (angle, Nation branding) por trakti la nematerian valoron de la reputacio kaj merkataj trajtoj de lando laŭ multoblaj aspektoj, kiel ekzemple ĝiaj produktoj, turismo, kulturo, sportoj, firmaoj kaj/aŭ publikaj institucioj. Tiuj determinas la valorojn, kiuj estas en rilato kun la lando. Bona LM aldonas, en la opinio de propagandistoj de tiu koncepto, valoron al la varoj de la koncerna lando etikeditaj per „Farita en ...”, same por turismo, altiro de eksterlanda kapitalo kaj varbado de laborfortoj por politika kaj kultura influo fare de la lando en la mondo. Origino de la esprimoLa koncepto aperis la unuan fojon en 1996, elpensita de Simon Anholt, angla politikologo, kaj poste ĝi evoluis kaj uzeblas por taksi la reputacion de lando laŭ la similaj principoj uzataj koncerne firmaajn markojn. Kiel rezulto, multaj landoj havas organizaĵojn okupiĝantajn pri plibonigado de la LM-bildo de la lando kaj pri emfazado de ĝiaj kvalitaj diferencoj. Graveco de LMOni referencas al iuj difinoj de Norberto Chaves (argentina profesiulo naskiĝinta en 1942 kaj loĝanta en Barcelono), kiu laboras en la kampo de institucia komunikado kaj fundamente esploras la temon de markodezajno inkluzive de landomarko. En sia libro La landomarko en Latin-Ameriko 1 Chaves diras: „Markkonstruado estas grava temo por kompania kaj produkta administrado, kaj ĝi etendiĝis al areoj tradicie ekster merkataj konsideroj. Ekstrema okazo de ĉi tiu vastiĝo estas ĝuste la tiel nomata LM, kiu estas en ligo kun tiu de marko kun turisma celo. En la okazo de Kubo oni demarŝis por provi konsciigi la homojn pri la graveco havi LM, kiu reprezentos ĉiujn niajn naturajn trajtojn kaj kubanecon.” Oficiala ceremonioLa konsilio de la landomarko de Kubo (KKLM) estis oficiale prezentita la 22an de julio en oficiala ceremonio okazanta en la Nacia Hotelo de Havano, kaj ĉeestis la kuba ĉefministro Manuel Marrero Cruz kaj aliaj gravaj kubaj aŭtoritatoj, la vicĉefministro Inés María Chapman kaj la ministro pri turismo Juan Carlos García. La Konsilio de Ministroj de la Kuba Respubliko publikigis Dekreton 54/2021, kiu establis la landomarkon de Kubo kaj la regularojn, kiuj regas kaj ĝian uzon kaj ĝiajn funkciojn. La prezidanto de la Instituto pri Informado kaj Socia Komunikado Alfonso Noya Martínez nomumis Humberto Juan Fabián Suárez – la unuan vicprezidanton de la Kuba Asocio de Sociaj Komunikistoj – estro de KKLM. Ĉefaj trajtojKKLM havas sian propran juran personon kaj estas parto de la instituto pri Informado kaj Socia Komunikado, kiu okupiĝas interalie pri la administrado de la LM-bildo. La institucion konsistigas reprezentantoj de la Ministrejo pri Eksterlandaj Komerco kaj Investo, la Ministrejo pri Eksterlandaj Rilatoj kaj Turismo kaj aliaj institucioj kiel la Kuba Komerca Ĉambro, la Nacia Dezajn-Oficejo, kaj la Kuba Industri-Proprieta Oficejo, inter aliaj. KKLM konsistas el naŭ membroj inkluzive de la konsiliestro. Konsideroj de la kuba ĉefministroKadre de la inaŭgura aranĝo Marrero Cruz emfazis, ke la konsilio nun havas longan kaj malfacilan taskon, ĉar „ĝi havas la respondecon protekti, antaŭenigi, administri, kontroli kaj defendi la markon en Kubo kaj eksterlande”. „Kiam ni parolas pri LM, en multaj okazoj oni konsideras ĝin simpla administra ago por rajtigi ĝian uzon kun organizaj celoj, koncerne varojn kaj servojn aŭ eventojn. Tamen, temas pri kompleksa kaj defia procedo pri la maniero, per kiu ŝtatoj strategie uzas la avantaĝojn kiujn ili havas en iuj areoj aŭ branĉoj, kie la celo estas akiri videblecon, kredindecon kaj fidon en rilato kun alilandaj investoj kaj turismo, por plipotencigi turismajn ofertojn, okazigi eventojn, antaŭenigi produkto- kaj servo-markojn kaj altigi la naciajn kulturon kaj identecon”, diris Marrero Cruz. „LM”, li aldonis, „estas dinamika procezo postulanta konstantan kontrolon, atenton por garantii ĝian fortikecon kaj por antaŭenigi la markon kun la celo certigi ĝian daŭran valoron”. Li diris, ke „necesas strukturi taskojn kun ĉiuj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj agantoj, por kontribui al la formado de identeco”. „Ni ĉiuj, senescepte, havas la grandegan taskon kunlabori, por ke tiel estu”. La ĉefministro diris, ke paroli pri LM implicas revizion de la principoj, valoroj, naturaj trajtoj, kultura heredaĵo, kaj eksterordinaraj kvalitoj de la kuba nacio. Rekono al la Nacia HoteloKKLM donis la statuson de ambasadoro de LM al la Nacia Hotelo pro la reputacio atingita, la plejboneco en rilato kun servoj kaj ĝia renomo kiel ĉefa hotela instalaĵo de Kubo koncerne hotel-administradon. La ĉefministro kaj la estro de KKLM transdonis al la ĝenerala direktoro de la hotelo omaĝtabulon kaj atestilon. Estas inde memorigi, ke la Nacian Hotelon de Kubo (hispane Hotel Nacional de Cuba) oni konsideras unu el la plej klasikaj kaj simbolaj hoteloj de la antila ĉefurbo pro ĝiaj lukso, eleganteco, distingado kaj unuaklasaj servoj. Ĝi estis inaŭgurita la 30an de decembro 1930. 1. Hisp. La marca país en América Latina, publikigita de la eldonejo La Crujía en 2011.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos MONTERO MEDINA estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|