MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

KONKURSOJ

30-jariĝo de Propra ludo

Iuj probable konas la usonan televid-ludon Jeopardy! (Risku!), aperintan antaŭ 60 jaroj. Ekzistas versioj de tiu ludo en diversaj landoj kaj lingvoj.

Aŭtune de 1993 oni kunvokis nin, partoprenantojn en specifaj ruslingvaj intelektludoj, al redaktejo de la rusia televid-kanalo NTV, montris al ni videofilmojn de Jeopardy! kaj diris: „Ni faros la samon en la rusa lingvo.” Estis klarigitaj la ludprincipoj kaj reguloj. Sekvis demando: „Kiu volas provi?” Mi tuj esprimis la deziron kaj trafis en la unuan prov-trion. Tiel ekestis „Propra ludo” (ruse Своя игра [svoja igra]).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Valentin MELNIKOV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Valentin Melnikov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-15