MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

KONKURSOJ

30-jariĝo de Propra ludo

Iuj probable konas la usonan televid-ludon Jeopardy! (Risku!), aperintan antaŭ 60 jaroj. Ekzistas versioj de tiu ludo en diversaj landoj kaj lingvoj.

Aŭtune de 1993 oni kunvokis nin, partoprenantojn en specifaj ruslingvaj intelektludoj, al moskva TV-redaktejo, montris al ni videofilmojn de Jeopardy! kaj diris: „Ni faros la samon en la rusa lingvo.” Estis klarigitaj la ludprincipoj kaj reguloj. Sekvis demando: „Kiu volas provi?” Mi tuj esprimis la deziron kaj trafis en la unuan prov-trion. Tiel ekestis „Propra ludo” (ruse Своя игра [svoja igra]).

Baldaŭ oni filmis la unuan dudekon da ludoj. Tamen la vasta publiko ilin ne spektis. Iu el la televida estraro diris: „Sed kial do viaj intelektuloj estas vestitaj kiel diablo-scias-kiu?” Poste iu elpensis la talarojn kaj „akademiajn” ĉapelojn. La ludantoj ricevis unikan rekoneblan aspekton. Ankaŭ la unua prezentisto ial ne plaĉis. Por gvidi la ludon estis elektita aktoro, Pjotr Kuleŝov. Li gvidas la ludon ĝis nun.

Sur la televid-ekranoj la ludo unue aperis en aprilo 1994. Ekde tiam oni povas spekti ĝin dufoje semajne: sabate kaj dimanĉe posttagmeze, dum lastaj jaroj en la televid-kanalo NTV. Dum la jaroj iom ŝanĝiĝis la reguloj kaj aspekto de la studio, okazis turniroj laŭ diversaj formuloj. Ĉirkaŭ la ludo formiĝis komunumo de ludantoj kaj ŝatantoj, aperis retejo http://svoya-igra.org/, kie oni povas spekti malnovajn ludojn (bedaŭrinde ne ĉiuj registraĵoj konserviĝis), ekscii bazajn informojn pri ludantoj, vidi statistikojn.

Jubilea turniro

Okaze de la 30-jariĝo de la ludo oni organizis jubilean turniron, invitis 30 ludantojn, kiuj estis plej interesaj kaj memorindaj. Ankaŭ min oni bonŝance invitis. La 30an de marto mi aperis sur la televid-ekrano entute la 18an fojon – probable tamen la lastan. Jam mankas fortoj por inde konkurenci kun gejunuloj.

Laŭ malnovaj reguloj oni povis premi la respond-butonon eĉ meze de demando (se oni komprenis pri kio temas). Nun necesas finaŭskulti la demandon, poste atendi eklumon de signalo kaj nur poste premi la butonon. Aliokaze la butono estas blokita. Do plejparte la nerva energio konsumiĝas je tiu signalo. Kaj junuloj kun rapida reago havas troan avantaĝon ...

Ĉiu ludanto de la jubilea turniro reprezentis unu jaron de la ludhistorio. Mi estis la unua por 1994. Ĉiufoje, parolante pri mi, la prezentisto diris, krom mia nomo, profesion, urbon ktp, ke mi estas literaturisto, verkanta en Esperanto. Nun anstataŭ simpla prezento (ĉiuj ludantoj jam estas konataj) estis rememoroj kaj diversaj interesaĵoj.

Demandoj pri Esperanto

La prezentisto demandis min, ĉu eblas okazigi „propran ludon” en Esperanto. Mi rakontis, ke en la somero de 1994 okazis Esperanto-tendaro kun la ĉeftemo „Ludoj, kiujn ni ludas”. Kaj mi, kun ega entuziasmo, okazigis „propran ludon” laŭ ĉiuj reguloj, kaj eĉ promesis (mi ja riskis, sed la risko evidentiĝis sukcesa), ke la venkinto povus poste partopreni la ludon en la televido. Fakte en la elsendon poste trafis ne nur la venkinto, sed ĉiuj partoprenintoj en la ludo. Entute pli ol dek esperantistoj aperis en la televida elsendo.

Cetere, en la ludo fojfoje estas ankaŭ demandoj pri Esperanto. Tute ĝustaj, sen kutimaj fuŝoj. Tiamaniere la ludantoj kaj spektantoj akiras iujn sciojn pri nia lingvo kaj estigas favoran rilaton al ĝi. Jen unu ekzemplo de freŝa demando pri la temo „La duaj”: „La unua libro, plene verkita en TIU LINGVO, aperis en 1888. Tamen – strange – ĝi nomiĝis ‚La dua libro’”. Oni respondis ĝuste.

vmel
Valentin MELNIKOV
Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Valentin Melnikov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-06