MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

BALOTOJ

2024: ebla cezuro por la germana politiko

En 2024 okazas eĉ kvar gravaj balotoj en Germanio: la balotoj pri la Eŭropa Parlamento en junio, kaj en septembro krome parlamentaj balotoj en tri el la 16 federaciaj landoj. Ĉio ĉi okazas en politike tre turbula tempo: la aktuala registaro, koalicio konsistanta el la socialdemokrata SPD, la verdula Grüne kaj la liberala FDP, laŭpercepte kaj laŭ multaj enketoj estas la plej nepopulara registaro en la germana historio post 1945. Kaj ĝuste en la landoj Brandenburgio, Saksio kaj Turingio, kie en septembro estos balotoj, la politika situacio estas eĉ pli kompleksa kaj intensa ol en la cetera Germanio.

Panjo pensiiĝas

Kiam en decembro 2021, post la balotoj pri la federacia parlamento, kreiĝis nova registaro kaj post 16 jaroj finiĝis la regado de Angela Merkel, multaj en Germanio esperis, ke la nova registaro donos novajn impulsojn al sociaj reformoj, al politikstilo pli proksima al civitanoj kaj al ekonomio. Angela Merkel ja havis sian „oran epokon”, sed ŝia lasta kanceliera periodo ekde 2017 ne apartenis al ĝi: ĝi jam estis karakterizata de unuaj malfavoraj sekvoj de ŝia ekonomia politiko, kaj la kovim-epidemio kaj ties mastrumado ekde 2020 ĉe multaj germanoj tute fuŝis la iam bonan renomon de ilia Mutti („panjo”), kies kovim-politiko estis unu el la plej striktaj en Eŭropo kaj sendube la plej persista: en Germanio estis tri enfermadoj ekde marto 2020, la plej longa (preskaŭ sep monatojn) en 2021.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Martin PTASIŃSKI
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Ptasiński el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-28