MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

FORTIKAĴOJ

Ruinoj de burgo Aggstein

Wachau [vaĥaŭ] estas 36 km longa parto de la valo de Danubo, kiu situas je 100 km okcidente de Vieno. Tie ambaŭflanke de Danubo kuŝas ĝis 1000 m altaj gnejsaj montoj. Pro la milda klimato homoj setlis en la valo jam en la ŝtonepoko. Multaj urboj kaj vilaĝoj sur la suda (dekstra) bordo devenas de la romia koloniado antaŭ preskaŭ 2000 jaroj.

Sur la dekstra bordo de Danubo je alteco de 300 m super la rivero troviĝas la burgo Aggstein [agŝtajn]. Ĝi estis konstruita en la 12a jarcento. Ekde la jaro 1181 posedantoj de la burgo estis familio Kuenringer. Ili ribelis kontraŭ la duko Frederiko la Dua, kiu sieĝis kaj konkeris la burgon. Post la morto de la lasta Kuenringer la burgo ruiniĝis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-28