TurismoFORTIKAĴOJRuinoj de burgo AggsteinWachau [vaĥaŭ] estas 36 km longa parto de la valo de Danubo, kiu situas je 100 km okcidente de Vieno. Tie ambaŭflanke de Danubo kuŝas ĝis 1000 m altaj gnejsaj montoj. Pro la milda klimato homoj setlis en la valo jam en la ŝtonepoko. Multaj urboj kaj vilaĝoj sur la suda (dekstra) bordo devenas de la romia koloniado antaŭ preskaŭ 2000 jaroj. Sur la dekstra bordo de Danubo je alteco de 300 m super la rivero troviĝas la burgo Aggstein [agŝtajn]. Ĝi estis konstruita en la 12a jarcento. Ekde la jaro 1181 posedantoj de la burgo estis familio Kuenringer. Ili ribelis kontraŭ la duko Frederiko la Dua, kiu sieĝis kaj konkeris la burgon. Post la morto de la lasta Kuenringer la burgo ruiniĝis. En 1429 Georgo „Jörg” Scheck von Wald ricevis la ruinon kiel feŭdon de duko Albrecht la Kvina. Georgo devis rekonstruigi la burgon kaj sekurigi la navigadon laŭ Danubo. En 1438 li ricevis la rajton enkasigi doganon, sed devis prizorgi la haŭlovojojn je la suda bordo de Danubo, sur kiuj ĉevaloj tiris ŝipojn kontraŭflue. Post certa tempo Georgo rabis ŝipojn. Tial li ricevis la nomon Jörg Schreckenwald (Georgo Arbaro de Timo). RozĝardenetoSur natura roka platformo kuŝas rozĝardeneto. Ĝi estas parto de la burga roko, ĉirkaŭita de krutaj deklivoj. Laŭ legendo Jörg tie malliberigis kaptitojn. Ili havis nur du eblojn: morti pro malsato kaj soifo aŭ salti suben. Dufoje saviĝis kaptitoj, kiuj saltis sur suprojn de arboj. En 1529 osmanoj sieĝis Vienon. Kelkaj el ili venis al Aggstein kaj bruligis la burgon. En 2004 grafo Oswald von Seilern-Aspang kaj la federacia lando Malsupra Aŭstrio investis multe da mono por renovigi la ruinojn kaj adapti la enirejon. Oni starigis elektroprovizadon, instalis akvodukton kaj kanalon. La kavalira salonego ricevis tegmenton. Pli ol 50 000 turistoj jare vizitas la burgon.
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|