MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

BESTPROTEKTE

Esperigaj sciigoj de WWF ekde 2024

La internacia medio-organizaĵo WWF (la Monda Naturfonduso) lastatempe anoncis kelkajn rimarkindajn ekologiajn rezultojn – atingitajn ĉefe danke al ĝiaj agoj – celantajn tutmonde konservi rarajn tigrajn subspeciojn, elefantojn en Afriko, repopulaciigi la italajn cervon kaj linkon, krom revenigi vegetaĵojn en brulegintaj areoj en Aŭstralio.

Tigroj

Ĝis la 1a de januaro 2024 oni registras bonan pliiĝon de la nombro de tigroj, specio konata esti je risko, kiu tamen en julio 2023, laŭ la Tutmonda Tigra Forumo, entute nombris 5574 ekzemplerojn, kun pliiĝo je 74 % kompare al 13 jaroj antaŭe.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jacopo PIGRO
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-15