MedioBESTPROTEKTEEsperigaj sciigoj de WWF ekde 2024La internacia medio-organizaĵo WWF (la Monda Naturfonduso) lastatempe anoncis kelkajn rimarkindajn ekologiajn rezultojn – atingitajn ĉefe danke al ĝiaj agoj – celantajn tutmonde konservi rarajn tigrajn subspeciojn, elefantojn en Afriko, repopulaciigi la italajn cervon kaj linkon, krom revenigi vegetaĵojn en brulegintaj areoj en Aŭstralio. TigrojĜis la 1a de januaro 2024 oni registras bonan pliiĝon de la nombro de tigroj, specio konata esti je risko, kiu tamen en julio 2023, laŭ la Tutmonda Tigra Forumo, entute nombris 5574 ekzemplerojn, kun pliiĝo je 74 % kompare al 13 jaroj antaŭe. Revenigi vegetaĵonPost la katastrofaj brulegoj okazintaj en Aŭstralio, WWF kunlabore kun aliaj organizaĵoj en la nordo de Novsudkimrio kaj en la sud-oriento de Kvinslando subtenis dek plantejojn, kie partoprenis 263 volontuloj. La celo? Revenigi vegetaĵon en la trafitaj areoj. Oni observis 72 koal-lokojn kaj inaŭguris 50 novajn „Terenojn por Vivo”, kun la sindevigo protekti 2464 hektarojn de la koal-habitato. ElefantojBonaj novaĵoj rilatas ankaŭ al afrikaj elefantoj. Lastatempaj esploroj liveris aktualigitan bildon pri la distribuo de elefantoj: sep aviadiloj plenumis 95 flugojn dum du monatoj en areo de 310 865 km 2. La observo ebligis identigi 227 900 elefantojn, distribuatajn je 58 % en Bocvano, je 29 % en Zimbabvo kaj je la cetero en Namibio, Angolo kaj Zambio. Tio estas signifa rezulto, kiun WWF intencas fortigi. Cervoj kaj linkojKoncerne Italion, estis lanĉita projekto pri repopulaciigo de la itala cervo, kun la celo krei duan grupon de la endemia subspecio, ĉeestanta nur je 300 ekzempleroj en la Ŝtata Naturrezervejo Bosco della Mesola, apud la urbo Ferrara. La projekto inkluzivas kapti kaj liberigi en nova areo, identigita en Kalabrio, almenaŭ 20 cervojn inter 2023 kaj 2025. La unuaj ekzempleroj estis translokitaj en la novan habitaton en marto 2023. Estis aktivigita ankaŭ ULyCA2 [angle: Urgent Lynx Conservation Actions – Urĝaj agoj por konservi linkojn]: temas pri projekto de translima konservado por preventi la estingiĝon de la linko, malofta mamulo en Italio. Per genetika fortigado, la celo estas krei kernon da linkoj, kiu ebligos renkontiĝon de la alpa kaj dinara populacioj. De marto ĝis junio 2023, la unuaj kvin linkoj estis liberige ellasitaj en la arbaro de Tarvisio, ĉe la trilanda punkto inter Italio, Slovenio kaj Aŭstrio. MartestudojFine, estas pli kaj pli da martestudoj ĉirkaŭ la italaj marbordoj. Dum la somero de 2023, centoj da volontuloj kunlaboris kun spertuloj de la asocio rilata al la konservado de maraj ĥelonioj, pri kiuj WWF-Italio zorgas jam pli ol dudek jarojn. Ĉe la marbordoj de Sicilio, Kalabrio, Basilikato, Apulio, Kampanio kaj Toskanio estas identigitaj kaj sekurigitaj pli ol 200 martestudoj Caretta caretta. Jacopo PIGRO
Kipro
|