MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

POLITIKO

PALESTINO

Falsaj asertoj

En la politika rubriko aperis artikolo Plej terura masakro post Holokaŭsto (2024/01, p. 3), en kiu estis kelkaj propagandaĵoj (ekzemple la kruelaĵoj kontraŭ infanoj), diskonigitaj de la israela registaro por inciti la animojn kaj pravigi la militajn operacojn en la gazaa strio. Tiuj asertoj pruviĝis falsaj. Mi prezentas mian sinceran pardonpeton al la legantaro. Neniu argumento, neniuj cirkonstancoj, nenio povas pravigi la okazintaĵon. Mi konscias pri la graveco de la eraro, pri kiu mi plene respondecas.

La redakcio de MONATO ade laboras por konatigi al la legantoj diversajn vidpunktojn, liverante fidindajn kaj akuratajn artikolojn, kongruajn kun la plej altaj normoj de kvalita ĵurnalismo. Ni promesas persisti en nia misio kaj daŭre plibonigi nian laboron por meriti vian konstantan subtenon kaj fidon.

Massimo RIPANI
Redaktoro de la rubriko Politiko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-08