MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

LATIN-AMERIKO

Palestino en Ĉilio

Inter 1885 kaj 1945 la dekadenco de la Otomana Imperio, la malstabileco en la regiono post la unua mondmilito, kaj la molestado de religiaj malplimultoj igis, ke 10 000 „araboj” migru el Palestino al Ĉilio. Tio ludis signifan rolon en la formado de komunumo, kies membroj nun identiĝas kiel ĉiliaj palestinanoj.

Influo en Ĉilio

Kvankam la kvanto de la „araboj” en Ĉilio ne estis grandega en la komenco de la migrado, ilia influo estis tamen tre grava dum la disvolviĝo de la lando. Alveninte, ili ofte eklaboris en komerco, vojaĝante tra la lando, kaj vendante diversajn varojn. Tio ne estis facila, ĉar ili ne konis la lingvon kaj ofte parolis miksaĵon de la araba kaj la hispana. Kiam poste la ĉilia ekonomio pli kreskis, la „araboj” ne plu vendis surstrate kaj setlis en daŭraj vendejoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-08