PolitikoLATIN-AMERIKOPalestino en ĈilioInter 1885 kaj 1945 la dekadenco de la Otomana Imperio, la malstabileco en la regiono post la unua mondmilito, kaj la molestado de religiaj malplimultoj igis, ke 10 000 „araboj” migru el Palestino al Ĉilio. Tio ludis signifan rolon en la formado de komunumo, kies membroj nun identiĝas kiel ĉiliaj palestinanoj. Influo en ĈilioKvankam la kvanto de la „araboj” en Ĉilio ne estis grandega en la komenco de la migrado, ilia influo estis tamen tre grava dum la disvolviĝo de la lando. Alveninte, ili ofte eklaboris en komerco, vojaĝante tra la lando, kaj vendante diversajn varojn. Tio ne estis facila, ĉar ili ne konis la lingvon kaj ofte parolis miksaĵon de la araba kaj la hispana. Kiam poste la ĉilia ekonomio pli kreskis, la „araboj” ne plu vendis surstrate kaj setlis en daŭraj vendejoj. Tiuj vendejoj poste formis arabajn kvartalojn en la urboj. Arabaj kvartaloj kiel Recoleta en Santiago iĝis la „hejmo” de la araba komunumo en Ĉilio, kaj kiam la ekonomio komencis industriiĝi, tiuj areoj transformiĝis al grandaj fabrikoj – iuj el ili eĉ ankoraŭ ekzistas. La „araboj” konvertiĝis al entreprenistoj, kaj poste iliaj familioj ekregis ekonomiajn sektorojn en Ĉilio. Ilia influo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ politika. Politikistoj el gravaj „arabaj” familioj okupis gravajn postenojn kiel kongresanoj kaj senatanoj: ekzemple Sergio Jadue (prezidanta kandidato), Francisco Chahuán (senatano) kaj Fuad Chahín (membro de la konstitucifara asembleo). La „araboj” havas do grandan influon sur ĉiujn aspektojn de Ĉilio, ilia komunumo – la plej granda ekster Mez-Oriento – estas unueca. Ĉu „araboj” aŭ „palestinanoj”?Palestino estis parto de la Otomana Imperio dum 400 jaroj, sed la moderna ideo de la nacia identeco palestina aperis nur dum la 19a jarcento kun aliaj naciismaj movadoj. Pro tio, kiam la migrintoj el Palestino kaj aliaj regionoj de Otomana Sirio venis al Ĉilio, ili ne estis konataj kiel „araboj” aŭ „palestinanoj”, sed kiel „turkoj” aŭ „otomanoj”. Ili tamen estis nek „turkoj” nek „otomanoj”, sed havis komunajn trajtojn, kiel la ortodoksa kristana religio, la araba lingvo kaj la sociaj ligoj kun siaj hejmaj urboj: Bet Leĥem, Beit Jala kaj Beit Sahour. La „araboj” sciis, ke ili devas asimiliĝi al la cetera loĝantaro por disvolviĝi en la socio – tion kristanismo faciligis. Poste, la adopto de hispanaj nomoj kaj la transliterado de la arabaj plue helpis ilin. Baldaŭ, ankaŭ la „araboj” en Ĉilio rigardis sin kiel ĉilianojn. La nacia identeco palestina aperis en Ĉilio dum la komenco de la 20a jarcento kune kun la kresko de la naciisma movado en Palestino. Tio okazis en la kunteksto de la fino de la grandaj imperioj, kiam multaj komunumoj kaj popoloj, kiuj ne havis nacian identecon fortan, luktis por sia sendependeco kaj memdecido. La nacia movado palestina plifortiĝis ankaŭ kiel opozicio al cionismo kaj al la migrado de eŭropaj judoj. Kondamno de la okupadoLa ĉiliaj palestinanoj atente observis la situacion en Palestino kaj subtenis la movadon por palestina regado. Eĉ nun, la konflikto inter Israelo kaj Palestino estas grava por la ĉiliaj palestinanoj, kiuj arde subtenas la liberigon. Dekstraj kaj maldekstraj politikistoj ofte laboras kune kaj premas, por ke la registaro subtenu Palestinon. Ankaŭ pro tio Ĉilio antaŭ la Internacia Kortumo en februaro kondamnis la agojn de Israelo en la gazaa strio kaj Cisjordanio. Ximena Fuentes, eksa vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉilio, en sia parolado atentigis, ke „la sistema malobservo de la internacia juro estas parto de la ŝtata politiko” de Israelo. Inter Ĉilio kaj PalestinoLa palestina komunumo estas grava parto de la ĉilia socio, kaj ĝiaj membroj samtempe celas konservi la „malnovajn” morojn kaj labori por la estonteco de sia dua hejmlando. Ne estos mirinde, se en malfora estonteco la prezidento de Ĉilio havos araban nomon. La historio de la integriĝo de la ĉiliaj palestinanoj montras, kiel migrado povas esti favora fenomeno en la moderna mondo. Nun, la situacio en Israelo kaj Gazao postulas, ke ni zorgu pri interkompreno kaj frateco kontraŭ la minaco de militoj, invadoj kaj eĉ gentomurdo.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.
|