Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Traduko de interpretisto ne ĉiam bone efikas

La artikolo pri la valoro de maŝintradukado kontraŭ tiu de profesiaj interpretistoj kaj pri la potencialo de artefarita intelekto, verkita de Cristina Casella (MONATO 2024/02, p. 21-22), estas nekontesteble ĝusta. Tamen oni ne kredu, ke traduko farita de interpretisto ĉiam bone efikas.

Kvankam plurlingvulo kapablas pensi en fremda lingvo, tiu ne povos pensi same kiel persono, por kiu tiu lingvo estas gepatra. La kreinto de teksto aŭ parolado pensas en sia gepatra lingvo, kaj la interpretisto aŭ tradukisto pensas en la lingvo, al kiu la vortoj devas esti tradukitaj. La rezulto ofte devas esti proksimuma traduko. Tio estas pravigo de la uzo de neŭtrala lingvo, kiu estas praktike nenies gepatra lingvo, ĉar la komunikanto kaj la komunikato pensas en tiu sama lingvo.

Diccon MASTERMAN
Italujo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Diccon Masterman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25