Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

CELIBATO

La laŭdira tabuo, pri kiu neniam parolis Jesuo

Celibato (aŭ pli simple: fraŭleco, senedzineco) por pastroj en la Romkatolika Eklezio de latina rito estas temo debatata jam de pluraj jarcentoj. Ĝi naskis lastatempe pli kaj pli kontrastajn opiniojn kaj fervorajn diskutojn, portante la Romkatolikan Eklezion tre proksimen al nevolata skismo. Dum plej multaj branĉoj de tiu eklezio estis nomataj „siarajtaj” (sui iuris) (kvankam tro ofte ignorataj en latinaj rondoj, kvazaŭ temus pri iu tre hontinda kaj granda sekreto), permesas edziĝon antaŭ la ricevo de religiaj ordinoj (do dum tiel nomata diakoneco), en la latinrita romkatolika eklezio tiu pri fraŭleco restas nepra postulo por sacerdotoj, je la nomo de ne pli bone klarigata/priskribata tradicio.

Kiuj proponas tre logikan, minimume iompostioman, ŝanĝon pri tiu nelogika postulo, ne malofte estas rigardataj kiel herezuloj aŭ blasfemuloj, dum la vera herezo kaj blasfemado ja estas la trudo de regulo kontraŭa al la homa naturo, neniam enkondukita de Jesuo. Lia predikado ja rilatis tute aliajn problemojn, pekojn kaj ĉefe hipokritajn kondutojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de Monato pri Italio, Grekio kaj Kipro

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25