MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

DATREVENO

Marco Pannella: la ribela filo de la itala politiko

Marco Pannella, unika kaj tre pridebatata figuro en la itala politiko, estis unu el la fondintoj kaj historiaj gvidantoj de la itala radikala movado. Naskiĝinte en 1930 en Teramo (Abruco, Italio), Pannella estis senĉesa aktivulo, fama pro sia kuraĝa kaj ofte provokema batalado por civitanaj rajtoj kaj individuaj liberecoj.

Lia politika engaĝiĝo karakteriziĝis per serio de kampanjoj pridiskutataj, fojfoje por tiu tempo skandalaj. Pannella estis sendube konata kiel rezoluta apoganto de eŭtanazio, leĝa permeso por la uzo de „molaj” drogoj, pli da rajtoj por samseksemuloj kaj aborto. Por defendi siajn ideojn, li ofte turnis sin al ekstremaj metodoj, kiel malsatstriko kaj soifstriko, kio ofte altiris la atenton de la politika mondo kaj de la publiko rilate al liaj petoj kaj proponoj. Tiuj radikalaj agoj estis laŭdataj kiel ekzemploj de civila kuraĝo, sed ankaŭ foje kritikataj kiel tro provokemaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio


Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la lingva rubriko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25