Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Viktimoj de cionismo

Kun intereso mi legis la artikolon pri la teroratakoj en Israelo (MONATO 2024/01, p. 3). Mankis nur la demando: kial? Kial tia terura tragedio okazis, kial araboj tiom malamegas judojn? Ĉu oni entute starigas tiajn demandojn en Israelo? Kiam la ĝenerala sekretario de UN António Guterres atentigis, ke la atakoj ne okazis en vakuo kaj ke palestinanoj vivas sub longjara okupado, li tuj estis akuzata pri antisemitismo. Rigardante la politikon de Israelo, mi ne vidas eĉ etan penon solvi ĉi tiun longjaran konflikton. Male, oni daŭre verŝas oleon en la fajron, ekzemple per setlado en regionoj, kiuj ne apartenas al Israelo. Bedaŭrinde ne dekstraj judaj naciistoj sed plejparte maldekstraj progresemaj judoj nun fariĝis viktimoj de juda cionismo.

Jiří Proškovec
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-14