MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GREKIO

The Economist nomumis la landon de la jaro 2023

Fine de decembro 2023 la internacie disvastiĝinta gazeto „The Economist” nomumis Grekion kiel „landon de la jaro”. Temas pri neformala agnosko establita unuafoje en 2013 de la ŝatata brita publikaĵo. Laŭ la klarigoj kaj pravigoj donitaj de la redakcio, post multjara iompostioma restrukturado, kiu estis aparte malfacila kaj postulis grandajn fortojn kaj rezignojn, Grekio finfine sukcesis akiri la supron en la jara rangotabelo, kiun kompilas la gazeto koncerne al plej bonfartaj ekonomioj.

Oni konsideras tiusence aparte grava kaj signifoplena la reelekton en junio 2023 de la centro-dekstra registaro de la lando, gvidata de Kyriakos Mitsotakis [kirjakos micotakis], kun ties ekstera politiko amika al Usono kaj Eŭropa Unio, kaj samtempe singarda antaŭ (kiel Grekio ortodoksa) Rusio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio


Roberto PIGRO estas instruisto kaj lingvisto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04