MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GREKIO

The Economist nomumis la landon de la jaro 2023

Fine de decembro 2023 la internacie disvastiĝinta gazeto The Economist nomumis Grekion kiel „landon de la jaro”. Temas pri neformala agnosko establita unuafoje en 2013 de la ŝatata brita publikaĵo. Laŭ la klarigoj kaj pravigoj donitaj de la redakcio, post multjara iompostioma restrukturado, kiu estis aparte malfacila kaj postulis grandajn fortojn kaj rezignojn, Grekio finfine sukcesis akiri la supron en la jara rangotabelo, kiun kompilas la gazeto koncerne al plej bonfartaj ekonomioj.

Oni konsideras tiusence aparte grava kaj signifoplena la reelekton en junio 2023 de la centro-dekstra registaro de la lando, gvidata de Kyriakos Mitsotakis [kirjakos micotakis], kun ties ekstera politiko amika al Usono kaj Eŭropa Unio, kaj samtempe singarda antaŭ (kiel Grekio ortodoksa) Rusio.

Ĉu instrua modelo?

The Economist montras, ke, spite al iama proksimiĝo al falego kaj kolapso, eblis en Grekio plenumi tutan serion da rimarkindaj, logikaj kaj raciaj soci-ekonomiaj reformoj, rekonstruante la socian kontrakton kaj montrante moderan patriotismon. Laŭ la gazeto Grekio povas esti instrua modelo por ĉiuj demokratoj en la mondo, kiuj volas celi venkon kaj ne cedi al la plej ekstremismaj movadoj.

La nuna situacio en Grekio estas komparata en la sama artikolo kun tiu de la sud-balkana lando en la antaŭa jardeko, kiam ĝi estis „paralizita” de la ŝuldokrizo kaj fariĝis eĉ objekto de mokado en Wall Street, kaŭze de malfortigitaj enspezoj, disrompita socia kontrakto kaj la senbrida antaŭeniro de ekstremismaj partioj same dekstre kiel maldekstre. La registaro estis tiel bezonoplena, ke ĝi turniĝis al Ĉinio, vendante la havenon de Pireo (apud Ateno) al ĉina firmao.

Estas substrekate, ke Grekio neniel estas perfekta. Oni aludas fakte al la mortiga trajnkolizio okazinta ĉe Tempi komence de 2023, kiu malkovrigis „korupton kaj malbonajn infrastrukturojn”, same kiel al la „subaŭskulta skandalo” 1 kaj al la „malbona traktado de enmigrintoj”, kie evidentiĝas kroma spaco por plibonigoj rilate al individuaj liberecoj.

Konkurantoj

Inter la ceteraj landoj, kiujn The Economist konsideris kiel eblajn gajnontojn ĉi-jare pro diversaj kialoj, estas menciitaj Brazilo, Pollando, Orienta Timoro, Liberio, Filipinoj, Finnlando, Moldavio kaj Ukrainio, la venkinto de la antaŭa jaro.

Pasintaj gajnintoj

The Economist elektas la „landon de la jaro”, bazante sin sur la nivelo de pliboniĝo en iuj ŝlosilaj sektoroj. En la pasinteco, tiu ĉi neformala agnosko estis donita al Italio (pro la reformoj, kiuj okazis sub Mario Draghi), Tunizio (pro ĝia demokratiĝo), Uzbekio (pro la abolo de trudata laboro en la kotonkampoj) kaj Kolombio (pro la pac-akordo kun la ribeluloj).

pigr
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio


Roberto PIGRO estas instruisto kaj lingvisto.
1. La registaro de Kyriakos Mitsotakis estas akuzita pri spionado kontraŭ opoziciaj politikistoj kaj ĵurnalistoj. Parto de la greka gazetaro nomas la skandalon Predatorgate, ĉar la sekretaj servoj uzis por la subaŭskultado la israelan programaron Predator.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04