Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Monato unu jaron pli rapide

La 3an de decembro 2023 New York Times prilumis la problemon pri ŝrumpado de la korea loĝantaro en speciala kolumno titolita Is South Korea Disappearing? La aŭtoro komparis ĝian gravecon kun la mezepoka Eŭropo dirante, ke la rapideco de la malkreskado superas tiun kaŭzitan de pesto, la tiel nomata Nigra Morto. Sed jam unu jaron antaŭe MONATO pritraktis la temon en sia kovrila artikolo kun la precize sama titolo Ĉu Koreio malaperos? (MONATO 2023/01, p. 14-15). Tio ĉi pruvas la efikecon de la sistemo de korespondantoj, kiuj elfosas gravajn aferojn en sia propra lando kaj raportas en MONATO . Mi kiel la verkinto de la artikolo dankas al Esperanto, kiu ebligis tion.

CHO Sung Ho
Koreio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-13