MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SOCIO

Ĉu Koreio malaperos?

Laŭ raporto publikigita de Korea Nacia Oficejo pri Statistiko, la nombro de beboj naskitaj en 2021 estas 266 000, kio montras malkreskon de 4,3 % kompare kun la antaŭa jaro. La entuta fekundeco1 estas 0,81 – la plej malalta post 1970 (kiam statistiko pri naskiĝoj komencis kalkuliĝi) – kiu metis Korean Respublikon en la lastan lokon inter la landoj de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). El la studo rezultis ankaŭ, ke la meza patrina aĝo okaze de la unua nasko estas 32,6 jaroj, la plej alta inter tiuj landoj.

Fakte, Koreio estas la ununura lando, kies entuta fekundeco en 2020 (0,84) ne atingis 1,0, dum ĝia mezumo inter la landoj de OEKE estis 1,59. Aliaj landoj kun malalta fekundeco estas Italio (1,24), Grekio (1,28), Japanio (1,33) kaj Hispanio (1,36), tamen ties indicoj superas 1,0.

Malluma estonteco

Dum la fekundeco kaj la nombro de naskiĝoj atingis rekorde malaltan nivelon, la nombro de mortoj en 2021 estis 317 800, ĝis nun la plej granda, kaj tio indikas, ke la loĝantaro de Koreio malkreskis en du sinsekvaj jaroj. Kio igas la situacion pli malesperiga estas, ke la tendenco pliintensiĝos en la estonteco. Estas prognozite, ke la entuta fekundeco malaltiĝos ĝis 0,70 en 2024, kaj ĝis 0,61 en la sekva jaro, laŭ la plej milda antaŭvido. Se tia malalta fekundeco daŭrus, la loĝantaro – kiu nun estas ĉirkaŭ 52 milionoj – malkreskus ĝis malpli ol 50 milionoj en 2038 kaj alfrontus „ŝtatan malaperon” en la 22a jarcento.

Malmultiĝantaj geedziĝoj

La malalta fekundeco estas bazita ĉefe sur la fenomeno, ke la nombro de geedziĝoj falas. Antaŭ dek jaroj ĝi estis 330 000, sed en 2021 nur 193 000 paroj geedziĝis. Ŝajne, grava kialo de la junulara hezito geedziĝi kaj la malemo naski infanojn estas – inter aliaj – la malfacileco dungiĝi, kio faras la estontecon ne-sekura por junuloj. Nur 75 % de la universitataj diplomitoj dungiĝas, kaj cetere preskaŭ 40 % de la postenoj por 20-jaraj homoj estas neregulaj. Ankaŭ la alta kosto de privata instruado kontribuas al la malmultiĝantaj geedziĝoj. Laŭ esplorado, 21 % de la partoprenintoj respondis, ke la plej grava politiko por stimuli la fekundecon estas redukti la koston de instruado.

Ekonomia krizo

La rapida malaltiĝo de la fekundeco kune kun la maljuniĝanta loĝantaro estas fatala por la ekonomia disvolviĝo. Oni konsideras, ke la enlanda laborista loĝantaro (homoj inter 15 kaj 64 jaroj, kiuj en 2020 nombris 37,38 milionojn) reduktiĝos je 1,77 milionoj dum la sekvaj kvin jaroj. Korea Financa Esplora Instituto anoncis, ke se tia tendenco daŭros, la potenciala ekonomia kreskado falos ĝis 1 % en 2030.

La registaro elspezis buĝeton de entute 380 duilionoj da ŭonoj2 (270 miliardoj da eŭroj) de 2006 ĝis 2020 por klopodi solvi la problemon, sed la rezulto ne estis kontentiga. Estas lanĉita speciala laborgrupo pri la loĝantara politiko, kiu fokusiĝos ĉefe al altigo de fekundeco per multigo de geedziĝoj, kaj ankaŭ al la dungado de alilandanoj kaj maljunuloj por teni vigla la ekonomion.

1. La entuta fekundeco estas la averaĝa nombro de naskoj, kiujn virino plenumas en sia vivo.
2. La presita versio de MONATO erare mencias „380 miliardoj da ŭonoj”.
sung
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-03