Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Sole ebla unua paŝo al paco

En la januaro numero (MONATO 2024/01, p. 3) Nican Cvi Kohen papagis la rakonton, kiun gurdadas multaj okcidentaj amaskomunikiloj. Estas konsterne nuntempe aŭdi, ke la milito komenciĝis la 7an de oktobro 2023 en tiu lando, kiun iuj nomas Israelo kaj aliaj Palestino.

Tamen laŭ mia scio la militdeklaro okazis en 1917, per la tiel nomata deklaro Balfour, la unuaj bataloj okazis en 1936 dum la „granda araba ribelo” kaj la nunaj masakroj kaj bataloj estas la plej freŝdataj, kaj bedaŭrinde mi kredas ne la lastaj, okazaĵoj de tiu konflikto, kiu daŭros tiom longe, kiom la koloniinta kaj daŭre kolonianta partio ne agnoskas la lezojn kaj suferojn, kiujn ĝi kaŭzis al la indiĝena partio. Tio estas la sole ebla unua paŝo al paco kaj politika solvo de tiu jam tro longa milito.

Thierry TAILHADES
Liono, Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-13